Al la enhavo

Negocado kun Rusio

Ĉefa instrumento por tiuj, kiu volas ekscii pri Rusio kaj pri ĝia komercmedio

Ĝenerala informo pri Rusia Federacio

La oficiala nomo
Rusia Federacio
Formo de la regado
Federacia ŝtato kun duonprezidenta respublika formo de regado
Geografia situo
Ruiso ampleksas vastajn teritoriojn de Eŭropo kaj Azio.
Landlimoj
Rusio limas kun 14 landoj, havas limojn kaj kun oceanoj (nord-okcidente kaj sud-oriente)
kun Azerbajĝano — 284 km, kun Belorusio — 959 km, kun Ĉinio (sud-oriente) — 3,605 km, kun Ĉinio (sude) — 40 km, kun Estonio — 294 km, с Finnlando — 1,313 km, kun Kartvelio — 723 km, kun Kazaĥio — 6,846 km, kun Norda Koreio — 19 km, kun Latvio — 217 km, kun Litovio — 227 km, kun Mongolio — 3,485 km, kun Norvegio — 196 km, kun Pollando — 206 km, kun Ukrainio — 1,576 km
Areo
Teritorio de Rusio estas 17,075,400 kvadratajn km (6,592,800 kvadratajn mejlojn). Rusio estas la plej granda lando en la mondo, ampleksas pli ol okonon de loĝata areo de Tero.
Fiziko-geografia karakterizaĵoj
La pli granda parto de rusaj teritorioj konsistas el vastaj areoj de valoj, precipe stepoj sude kaj forte arbarecaj norde, kun «tundroj» laŭ la norda marbordo. Rusio havas 10% de monda plugtero. Montraj ĉenoj troviĝas laŭ suda limoj — montpinto Elbruso sur Kaŭkazio estas 5633 alta kaj estas la plej alta monpinto de Rusio kaj Eŭropo; Altaja montaro, Verĥojanskij montaro kaj vulkanoj, duoninsulo Kamĉatko — kaj en la centra parto Urala montaro dividas Eŭropon kaj Azion.
Klimato
Pro granda teritorio kaj diversa pejzaĝo, en Rusio estas diverseco de klimattipoj - de seka kaj varma klimato de sudaj stepoj kaj humida kontinenta klimato de eŭropa parto de la lando ĝis subtropika klimato en Siberio kaj arkta klimato de tundroj sur norda poluso. Somero en malvarmaj stepoj kal laŭ bordo de Arkto estas milda; vintro sur nigramara marbordo estas malvarmeta, kaj ekstreme varma en Siberio. Fakte, Rusio estas la plej malvarma lando en la mondo.
Naturaj resursoj
Rusian Federacion oni povas konsideri kiel landon kun la plej diversaj kaj riĉaj naturaj resursoj de la mondo. Ĉefaj naturaj resursoj: nafto (Volgo-Urala distrikto, Okcidento-Siberia ebenaĵo, Apudkaspia ebenaĵo), natura gaso, karbo (Peĉeraj basenoj, Jenisejo kaj Leno), feraj ercoj (Uralo, Valdaja altaĵo), neferaj metaloj (Uralo kaj Siberio), diamanto, oro kaj uranio (Centra Siberio, Altajo).
Lonĝantaro
143.5 milionoj
Demografia strukturo
Rusia Federacio estas multnacia ŝtato. Sur ĝia teritorio loĝas pli ol 160 diversaj etnaj grupoj kaj lokaj popoloj.
Oficiala lingvo
Rusa lingvo estas oficiala lingvo de Rusia Federacio, sed estas pli ol 140 aliaj lingvoj kaj dialektoj en la tuta lando. El tuta nombro de la loĝantaro pli ol 81% parolas nur ruse. Plimulto de parolantoj en lingvoj de malplimulto ankaŭ estas dulingvaj parolantoj de la rusa lingvo.
Loka tempo
En Rusio estas naŭ horaj zonoj, aktuala loka tempo en diapazono de UTC+03:00 ĝis UTC+12:00. UTC+05:00 ne estas uzata.
Religioj
Rusa ortodoksa, islamo, judismo, katolikismo, protestantoj, budhanoj, kaj aliaj.
Valuto
Valuta kodo de rublo estas RUB. Simbolo de la valuto - руб. Rublo dividiĝas en kopekojn; 1 rublo = 100 kopekoj.
Dinamiko de kurzo de rublo
Oficialaj kurzoj de fremdaj valutoj rilate al la rublo estas ĉiutage determinitaj laŭ la ordono de Centra Banko de Rusio.
Ĉefurbo
Moskvo. Loĝantaro de Moskvo laŭ datumoj de "Rosstat" estas 12 377 205 homoj (2017).
Aliaj gravaj urboj
Sankt-Peterburgo, Novosibirsko, Niĵnij-Novgorodo,Tverj.
Sistemo de mezuroj
En Rusio oni uzas internacian metran mezursistemon. Bazaj mezurunuoj de longo: metro; de volumeno - kuba metro, de maso - kilogramo, de areo - kvadrataj metroj.
Administrada subdivido

Rusio estas federacio, ricevinta sian sendependecon (post la disfalo de USSR) la 24-an de aŭgusto 1991 kaj akceptinta la novan konstitucion la 12-an de decembro 1993.

La federacio estas dividita en ok federaciajn distriktojn (kreitajn la 13-an de majo 2000), konsistantajn el federaciaj subjektoj. Subjektoj de Federacio estas 21 respublikoj, 7 regionoj, 48 provincoj, 2 federaciaj urboj (Moskvo kaj Sankt-Peterburgo), 1 aŭtonoma provinco kaj 6 aŭtonomaj distriktoj.

Nacia festo

La 12-a de junio
Tago de Rusio estas nacia festo de Rusia Federacio. Ĝi estas festata ĉiujare ekde 1992.

Aliaj oficialaj festoj

Laŭleĝe ekde la 1-a de januaro /Novjarfesto/ ĝis la 5-a de januaro estas novjarfestaj ferioj. En konsiston de la novjarfestaj ferioj formale estis inkluzivigitaj la 6-a kaj la 8-a de januaro kune kun Kristnasko - la 7-a de januaro. Laŭleĝe tiuj tagoj estas liberaj festaj tagoj.

Kristnasko estas festata la 25-an de decembro en Rusio de la Romkatolika kaj diversaj protestanta eklezioj, sed ĝi ne estas ŝtata festo.

La 23-an de februaro oni festas Tagon de defendanto de la Patrujo, la 8-an de marto - Internacian virinan tagon, la 1-an de majo - Tagon de laboro, la 9-an de majo - Tagon de Venko, la 4-an de novembro - Tagon de popola unueco, la 22-an de aŭgusto - Tagon de nacia flago, sed tio ne estas libertago.

Internacia membreco

Rusio estas konstanta membro de la Konsilio pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj havas vetorajton. Rusio estas aktiva membro de multe da organizaĵoj de la UN, inkluzive la Ĝenerala Asembleo de la UN kaj la Konsilio pri Sekureco; la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo; la Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolvado; la Unuiĝint-Naciara Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo; Alta Komisaro de la UN pri Rifuĝintoj; la Organizaĵo de la UN pri Industria Disvolvado; la Ekonomia komisiono de la UN por Eŭropo. Rusio partoprenas iujn la plej gravajn pacigajn misiojn de la UN. Rusio membras en multaj internaciaj organizaĵoj, inkluzive en la Monda Organizaĵo pri Komerco.

Komunikado

Telefonservoj — telefona kodo de Rusio +7.

Interretservoj — laŭ statistiko pli ol 14 milionoj da homoj en Rusio havas retaliron, tio estas ĉirkaŭ 10% de loĝantaro. Proksimume 30% de ili loĝas en Moskvo, aliaj 20% - en Sankt-Peterburgo. Rektan retaliron provizas sendrata konektado en kafejoj, aŭ poŝtelefonoj, aŭ telefonlineo en hoteloj kaj loĝejoj.

Poŝtservoj — poŝtservoj en Rusio estas sufiĉe malmultekostaj kaj proporcie fidindaj.

Ekstera komerco
  • Eksportataj varoj
    Nafto kaj naftoproduktoj, natura gaso, metaloj, ligno kaj faraĵo el ligno, kemiaĵoj, kaj ankaŭ vasta spektro de produktoj de civilaj kaj militaj produkdadoj.
  • Ĉefaj eksportaj pertneroj
    Nederlando, Germanio , Ĉinio, Italio , Ukrainio , Turkio , Belorusio , Japanio
  • Importataj varoj
    Konsumvaroj, maŝinaro, transportiloj, farmaciaĵoj, plastoj, metalaj duonfabrikaĵoj, viando, fruktoj kaj nuksoj, optikaj kaj medicinaj iloj, fero, ŝtalo
  • Ĉefaj importaj partneroj
    Ĉinio, Germanio , Ukrainio , Belorusio , Italio , Usono

Komerca politiko de Rusia Federacio

En sfero de netarifaj instrumentoj de reguligo, kompensaj kaj kontraŭdumpingaj rimedoj ludas apartan rolon. Tiuj rimedoj celas preventi nelojalan konkurencon (dempingon kaj specifajn subvenciojn). Krom tio, oni aplikas specialajn defendajn rimedojn por plibonigi negativajn konsekvencojn de saltoj de importo. Konforme al federala leĝaro specialaj defendaj rimedoj povas esti aplikataj en kazo de pruvita importo de apartaj specoj de varoj al Rusio en tiuj kvantoj kaj sub tiuj kondiĉoj, kiuj kreas konsiderindajn malfavorajn efikojn al certa rusia industrio aŭ kreas riskojn de tiuj efikoj.

La specialaj defendaj rimedoj estas aplikendaj nediskriminacie sendepende de la lando, kie originis la varoj. Diference de specialaj defendaj rimedoj, kompensaj kaj kontraŭdumpingaj rimedoj estas aplikendaj elekte - por defendo kontraŭ importataj varoj el la landoj, el kiuj naciaj eksportantoj liveras varojn al dogana teritorio de Rusia Federacio uzante dempingajn prezojn aŭ ŝtatajn subvenciojn dum fabrikado, eksportado aŭ transportado de varoj.

Kvotoj

Aplikado de tiu specifa instrumento en Rusio nuntempe havas plejparte politikan karakteron: importaj kvotoj estas preskribitaj por bova, porka, birda viando, blanka kaj kruda sukero. Efikeco de la instrumento mem kaj ĝia praktika aplikado (prezkonkuradoj k.t.p.) estas sufiĉe dubinda, kaj tio nur konfirmas, ke industria lobiado ekzistas en Rusio - negativa, sed preskaŭ neevitebla fenomeno.

Komerca embargo

Malpermeso importi nutrovarojn estas instrumento, kiun Rusio ofte uzas. Kutime negravaj malĝustecoj de liveranta flanko donas kaŭzon por Rusio meti embargon. En multaj kazoj la ĉefa kaŭzo de embargo estas defendo de la interna merkato kontraŭ infektoj (ekzemple, malpermeso importi birdviandon el Pollando kaj Britio estas ligita kun minaco de epidemio de birdgripo, porkviandon ek Meksiko kaj kelkaj Usonaj subŝtatoj - lige kun porkgripo, birdviandon kaj porkviandon el Germanio - post trovo de dioksino en ili). Tamen, ofte neproporcia kaj elekta karaktero de tiuj malpermesoj pruvas, ke ankaŭ ili estas uzataj kiel instrumento de la ekstera politiko de Rusio.

Ekonomiaj sankcioj de la EU

La EU aplikis limigajn rimedojn kontraŭ Rusia Federacio responde al kontraŭleĝa anekso de Krimeo kaj intenca malstabiligo de najbara suverena lando. "Ekonomiaj sankcioj" estas rimedoj, kiuj celas limigi interŝanĝojn kun Rusio en konkretaj sektoroj de ekonomio.

En julio kaj septembro 2014 la EU aplikis ekonomiajn sankciojn, kiuj celas limigi interŝanĝojn kun Rusio en konkretaj sektoroj de ekonomio. En marto de 2015 estroj de EU-landoj decidis ligi la estantajn kondiĉojn de sankcioj kun plena efektivigo de la Minska Interkonsento, kiu validis ĝis la decembro 2015. Konforme al tiu decido, la 22-an de junio la Konsilio pluvalidigas sankciojn por 6 monatoj ĝis la 31-a de januaro 2016. Ĉar la Minska Interkonsento ne estis plene efektivigebla ĝis la 31-a de decembro, la Eŭropa Konsilio pluvalidigis la ekonomiajn sankciojn ĝis la 31a de julio 2016.

Tiuj limigaj rimedoj konststigas:

  • limigo de aliro al primara kaj sekundara merkatoj de EU-kapitalo por kvin grandaj rusiaj financaj institucioj, en kiuj la ŝtato havas kontrolan partoprenon kaj por iliaj filiaj kompanioj, establitaj ekster la EU, kaj ankaŭ por tri grandaj energetikaj kaj tri defendaj entreprenoj de Rusio;
  • enkonduko de eksporta kaj importa prohibicio de armilkomerco
  • malpermeso eksporti ducelajn varojn por militcela uzado aŭ por militaj finuzantoj en Rusio;
  • limigo de aliro por Rusio al certaj sekretaj teknologioj kaj servoj, uzeblaj por esplorado kaj produktado de nafto.

Rimedoj por limigo de ekonomia kunlaborado

Rimedoj por limigo de ekonomia kunlaborado estis aplikitaj de EU-estroj en julio 2014:

  • La Eŭropa Investa Banko estis taskita ĉesigi subskribado de kontraktoj pri financaj operacioj en Rusia Fedetacio;
  • EU-landoj interkonsentis kunordigi siajn poziciojn en Direktora Konsilio de Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo ankaŭ celante ĉesigi financadon de novaj operacioj;
  • Realigado de duflankaj kaj regionaj programoj de kunlaboro inter EU kaj Rusio estis reviziita, kunlaborado laŭ iuj programoj estis ĉesigita.

Komercmedio

Ŝtata reguligo de komerca agado en Rusia Federacio kaj specoj de subjektoj de entreprenado

En 2014 iuj gravaj amendoj estis faritaj en leĝaro pri kompanioj rilate al korporacia administrado, klasifiko de juraj personoj kaj aliaj amendoj.

Depende de agadspecoj de alilandaj kompanioj oni povas distingi sekvajn bazajn formojn de ilia estado en Rusio:

  • Filioj kaj reprezentantaj oficejoj
  • Juraj personoj
  • Interkonsentoj pri kunlaborado, alianome simplaj partnerecoj

Filioj kaj reprezentantaj oficejoj

Laŭ la Civila Kodo de Rusia Federacio filioj kaj reprezentantaj oficejoj estas apartaj unitoj de alilanda jura persono (AJP), kiuj troviĝas ekster ĝia situo. Al filioj kaj reprezentantaj oficejoj la fondanta jura persono disponigas havaĵon, ili funkcias laŭ la regularo, kiun validigis tiu jura persono.

La plej grava diferencaĵo de filioj kaj reprezentantaj oficejoj estas karaktero de agado, kiun ili rajtas plenumi. Reprezentanta oficejo reprezentas interesojn de jura persono kaj kutime plenumas nekomercan agadon kiel merkatiko aŭ informkolektado. Filio, kontraŭe, rajtas plenumi ĉiujn aŭ parton de funkcioj de jura persono, inkuzive (sed ne nur) reprezentaj funkcioj. Tamen, kiel konate, iuj reprezentantaj oficejoj plenumas komercan agadon kaj ilia agado neniam estis pridubita de potencorganoj, kondiĉe, ke ili laŭregule faras librotenadon koncerne rusian imposton.

Laŭ la lastaj amendoj de leĝaro, reprezentantaj oficejoj nun rajtas dungi altkvalifikitajn specialistojn. La rajto, kiun antaŭe havis nur filioj.

Oni opinias, ke pro la vasta amplekso de plenpovoj filioj okupiĝas pri komerca agado cele al impostado, kaj tiumaniere sur ilin estas metata profita imposto. Pro limigita agadsfero, plenumata de reprezentantaj oficejoj, ili kutime ne subkuŝas sub profita impostado, sed iuj reprezentantaj oficejoj vere okupiĝas pri komerca agado, kiel intertraktado aŭ subskribo de kontraktoj. En tiuj kazoj tiu oficejo estas impostenda same, kiel la filio.

Laŭlege reprezentantaj oficejoj kaj filioj devas esti akredititaj de koncerna registara organizaĵo, kutime, la Federacia imposta servo, sed ĝi povas diferenci depende de karaktero de agado de la ĉefa oficejo. Ekzemple, akredito de reprezentantaj oficejoj de alilandaj bankoj estas farata de Banko de Rusio. Sendepende de ŝtatorgano, kiu liveras la akrediton, filioj kaj reprezentantaj oficejoj devas esti aldonitaj al la Ŝtata registro de akredititaj filioj kaj reprezentantaj oficejoj de alilandaj juraj personoj, farado de kiu estas funkcio de la Federacia imposta servo.

Proceduro de akredito de ambaŭ filioj kaj reprezentantaj oficejoj konsistas el sekvaj stadioj:

  • Akredito de filio/reprezentanta oficejo kaj aldono de informo pri filio aŭ reprezentanta oficejo en la Ŝtatan registron de akredititaj filioj kaj reprezentantaj oficejoj de alilandaj juraj personoj
  • Farado de stampo
  • Registrado en impostorganoj (sendepende de tio, ĉu la agado estas impostenda aŭ ne)
  • Registrado en Ŝtata komitato pri statistiko kaj sociaj fondusoj (Pensia Fonduso de RF kaj Fonduso de Socia Asekuro de RF)

La proceduro kutime daŭras de kvar ĝis ses semajnojn ekde la dato, kiam dokumentoj estis prezentitaj al ŝtatorganoj.

Juraj personoj

Gravaj amendoj en reguligo de agado de entreprenadsubjektoj en Rusia Federacio validiĝis ekde la 1-a de septembro 2014. Laŭ tiuj amendoj, ĉiuj juraj personoj nun dividiĝas en korporaciajn (korporaciojn) kaj unuecajn, depende de tio, ĉu iliaj fondintoj rajtas partopreni (membriĝi) en ili kaj formi plenumorganon.

Laŭ la rusa korporacia leĝaro du la plej disvastigitaj specoj de jura persono estas akciaj kompanioj kaj kompanioj kun limigita respondeco. Ili estas reguligitaj de Civila Kodo de RF kombine kun la Leĝo pri akciaj kompanioj (LAK) kaj la Leĝo pri kompanioj kun limigita respondeco (LKLR) respektive. Nur akciaj kompanioj rajtas emisii akciojn. Tiumaniere ili subkuŝiĝas sub leĝaro pri valorpaperoj.

Akciuloj de AK kaj partoprenantoj de KLR ne respondecas obligaciojn de la kompanioj kaj riskas nur ĝis kosto de iliaj kontribuoj (t.e. havas limigitan respondecon).

Rusia kompanio ne povas aparteni je 100% al alia jura persono (kien ajn ĝi estas inkluzivita), kiu mem apartenas al alia akciulo je 100%. Alivorte, holdingo, kiu posedas rusian kompanion je 100%, devas havi pli ol unu akciulo aŭ partoprenanto.

Akcia kompanio

Laŭ la lastaj amendoj akciaj kompanioj nun dividiĝas en "publikajn" kaj "nepublikajn" (ĝis la 1-a de septembro 2014 la Civila Kodo de RF dividis akciajn kompaniojn en malfermitajn kaj fermitajn). Publika akcia kompanio estas jura persono, kies akcioj kaj valorpaperoj, konverteblaj en ĝies akciojn, estas publike asignataj (pere de malfermita abono) aŭ publike cirkulas laŭ la kondiĉoj, preskrebitaj en leĝaro pri valorpapero.

Reguloj pri publikaj kompanioj ankaŭ aplikas al akciaj kompanioj, kiuj ne respondas al postuloj de publikaj kompanioj, sed kies regularo kaj firmonomo indikas, ke la kompanio estas publika.

Publika akcia kompanio

Bazaj trajtoj de publika akcia kompanio:

  • La kompanio rajtas fari malfermitan abonon al emisiitaj de ĝi akcioj kaj oferti ilin por aĉeto al nelimigita rondo de akciuloj
  • La minimuma baza kapitalo por publika kompanio estas 100 000 rubloj
  • En publika akcia kompanio formiĝas kolektiva regorgano de kompanio, kies kvanto de membroj ne povas esti malpli ol kvin
  • Devoj registri akciulojn de publika akcia kompanio kaj plenumo de funkcioj de kalkula komisiono realigas sendependa organizaĵo, kiu havas laŭleĝan licencon
  • En publika akcia kompanio ne povas esti limigita kvanto de akcioj, apartenantaj al unu akciulo, ilia suma nominala valoro, kaj ankaŭ maksimuma kvanto de voĉoj, havigitaj al unu akciulo
  • Neniu povas esti rajtigita je avantaĝa akiro de akcioj de publika akcia kompanio, kiujn ofertas por akiro eksiĝanta akciulo (escepte de aldone emisiitaj akcioj aŭ aliaj valorpaperoj, konverteblaj en akciojn)
  • La regularo de publika akcia kompanio ne povas atribui al ekskluzivaj plenpovoj de kolektiva kunveno de akciuloj decido pri la demandoj, kiuj ne rilatas al ĝi laŭ la Civila Kodo de RF kaj la Leĝo pri pri akciaj kompanioj

Ekzistantajn akciajn kompaniojn, kiuj respondas al postuloj de publikaj kompanioj, oni konsideras kiel ilin, sendepende de tio, ĉu ilia firmonomo indikas ĉi tiun statuson.

Nepublika akcia kompanio

Bazaj trajtoj de nepublika akcia kompanio:

  • Akcioj kaj valorpaperoj de nepublika akcia kompanio estas distribuitaj nur inter fondintoj aŭ aticipe determinita rondo de personoj (ne estas malfermita abono)
  • La kompanio ne estas devigita formi direktorkonsilion
  • La kvanto de akcioj, apartenantaj al unu akciulo, ilia suma nominala valoro, kaj ankaŭ maksimuma kvanto de voĉoj, havigitaj al unu akciulo, estas limigitaj de leĝo
  • La regularo de nepublika akcia kompanio povas atribui al ekskluzivaj plenpovoj de kolektiva kunveno de akciuloj decido pri la demandoj, kiuj ne rilatas al ĝi laŭ la Civila Kodo de RF kaj la Leĝo pri pri akciaj kompanioj
Kompanio kun limigita respondeco - KLR

KLR estas la plej fleksebla speco de kompanioj kun la malplej ŝarĝaj laŭleĝaj obligacioj.

Tiu speco iĝas ĉefa elekto por filiaj kompanioj, entute apartenantaj al la ĉefa kompanio, inkluzive apartenantaj al alilandaj investantoj.

Kvota partopreno de posedantoj estas deteminita de ilia kontribuo al la baza kapitalo de kompanio. La baza kapitalo de kompanio kun limigita respondeco estas dividita en "kvotojn" (formale ne akciojn, tiumaniere, transirantajn la limon de la rusia leĝaro pri valorpaperoj).

Bazaj trajtoj de KLR:

  • KLR ne rajtas emisii akciojn
  • "Partoprenantoj" de KLR kontribuas al ĝia baza kapitalo, kvankam eblas financi ankaŭ pere de kontribuo al havaĵo de kompanio
  • La minimuma baza kapitalo por KLR estas ne malpli ol 10 000 rubloj
  • Partoprenantoj de Kompanio havas avantaĝan rajton aĉeti kvoton aŭ parton de kvoto, kiun ofertas por aĉeto eksiĝanta partoprenanto
  • Kvanto de partoprenantoj estas de unu ĝis kvindek
  • Fonda dokumento de KLR estas nur Regularo de kompanio
  • Partoprenanto de KLR rajtas iam ajn eksiĝi el kompanio sendepende de konsento de aliaj ĝiaj partoprenantoj:
  • Partoprenanto peticias pri eksiĝo el kompanio, se tion preskribas la regularo de kompanio
  • Partoprenanto turnas sin al kompanio kun postulo pri akiro de lia kvoto en kazoj, preskribitaj de leĝo

Proceduro de registrado de juraj personoj enhavas:

  • Ŝtata kaj imposta registrado
  • Farado de stampo
  • Registrado en Ŝtata komitato pri statistiko
  • Registrado en sociaj fondusoj

Pro burokrata karaktero de registrado, la proceduro kutime daŭras de tri ĝis kvar semajnojn ekde la dato, kiam dokumentoj estis prezentitaj al ŝtatorganoj. Krom tio, akciaj kompanioj devas registri emision de akcioj en la Ĉefa Departamento de Banko de Rusio, kio plilongigas daŭron de registrado je periodo de unu ĝis du monatoj.

Simpla partnereco aŭ Kontrakto pri kunlaborado

Alilandaj kompanioj rajtas partopreni en simpla partnereco kun loka partnero. Laŭ la kontrakto pri simpla partnereco (kontrakto pri kunlaborado) du aŭ kelkaj personoj (partneroj) obligacias sin kunigi siajn kontribuojn por komune negoci sen formado de jura persono. Kondukadon de komunaj aferoj oni kutime komisias al unu aŭ kelkaj partneroj, kiuj respondecas pri librotenado kaj deviga raportado, kiun preskribas leĝo

Impostado

Dum la kelkaj pasintaj jaroj rusia imposta leĝaro abundas je amendoj. Multaj de tiuj amendoj validiĝis ekde la 1-a de januaro 2015. La ĉefaj amendoj koncernas impostadon de kontrolitaj alilandaj kompanioj cele al kreo de efika mekanismo, kiu permesas defendi rusian negocon de neregula uzado de malaltimpostajn jurisdikciojn kaj ricevo de senbaza imposta avantaĝo.

Konforme al tendenco de ĝenerala pligrandigo de fiska premo, nova imposto - komerca imposto - estis validigita en la loka nivelo. Regionaj potencorganoj nun rajtas decidi pri validigo de nova imposto en la loka nivelo; ekzemple, en federacia urbo Moskvo ĝi jam estas valida.

Ekde la 1-a de januaro 2015 validiĝis nova formo de impostdeklaro pri AVI kaj nova devo fari impostdeklarojn pri AVI en elektronika formo. Tiuj amendoj faras aldonan premon sur impostpaganto.

Validiĝis amendoj de reguloj de profitimpostado, kiuj celas alkonformigi regulojn de impostregistrado al postuloj de leĝaro pri librotenado.

Profitimposto

Impostpagantoj de profitimposto estas kiel rusiaj organizaĵoj, tiel ankaŭ alilandaj organizaĵoj, realigantaj sian agadon en RF pere de konstantaj reprezentantaj oficejoj kaj profitantaj de fontoj en RF. Ekde la 1-a de januaro 2015 impostaj rezidantoj de Rusia Federacio estas ankaŭ alilandaj organizaĵoj, kies loko de fakta administrado estas Rusia Federacio, konforme al kriterioj, preskribitaj en Imposta kodo de Rusia Federacio (por pliaj informoj bonvolu konsulti ĉapitron "Impostado de alilandaj organizajoj").

En Rusio jura persono devas esti registrita en servo de imposta inspektejo, konforma al situo de registrita adreso de kompanio, kaj ankaŭ en servoj, konformaj al iu ajn filio aŭ fako de kompanio.

Kompanio respondecas pri pago de profitimposto koncerne ĉiu de tiuj lokoj. Por pliaj informoj pri impostado de alilandaj juraj personoj bonvolu konsulti ĉapitrojn "Impostado de alilandaj organizajoj" kaj "Impostado de alilandaj organizajoj, profitantaj de fontoj en Rusia Federacio" kaj ĉapitron "Impostaj beneficoj" por legi informojn pri plimalgrandigo de profitimposto kaj beneficoj.

Impostokvoto

Maksimuma impostokvoto de profitimposto estas 20%, el kiuj:

  • 2% - pagendas al federala buĝeto
  • 18% - pagendas al loka buĝeto

Regionaj potencorganoj rajtas plimalgrandigi sian impostokvoton de profitimposto je 4,5%. Por pliaj informoj bonvolu konsulti ĉapitron "Impostaj beneficoj".

Impostobazo

Impostobazo estas totala sumo de profitoj, ricevitaj de impostpaganto, escepte de elspezoj, rilataj al ilia ekstraktado, kaj aliaj permesitaj esceptoj.

Ĝenerala impostokvoto de profitimposto - 20% - estas unu el la plej malaltaj inter la plej grandaj ekonomioj.

Impostaj kaj aliaj stimuloj iĝas pli disvastigitaj. Multaj stimuloj celas al disvolviĝo de ennovaĵoj kaj modernigon de industrio.

Impostado de alilandaj organizajoj

Alilanda jura persono, kiu negocas en Rusio pere de "aparta sekcio", la termino, kiu inkluzivas reprezentantajn oficejojn, filiojn, konstruejojn kaj aliajn lokojn de negoco, por daŭro pli ol 30 tagoj dum kalendara jaro, devas registriĝi en impostorganoj de RF dum 30 tagoj ekde komenco de ĉi tiu negocagado. Registrado estas deviga sendepende de tio, ĉu ĉi tiu negocagado estas impostenda aŭ ne. Se alilanda jura persono negocas en pli ol unu loko, ĝi devas registriĝi aparte en ĉiu loko, kie ĝi situas. Ankaŭ ĉiu nemoveblaĵprojekto aŭ konstruejo devas esti registritaj aparte.

Kvankam impostado de aparta sekcio de alilanda jura persono estas analoga al impostado de rusia jura persono, ekzistas nombro de diferencoj, kiuj povas igi ĝin alloga formo de negocado en Rusio.

Ĝenerale alilandaj juraj personoj estas impostendaj en Rusio en sekvaj kazoj:

  • Se ili estas rekonitaj kiel impostaj rezidantoj de Rusia Federacio surbaze de certaj kriterioj
  • Se ilia negocagado kreas konstantan reprezentantan oficejon en Rusio
  • Se ili ricevas profiton de fonto en Rusio, ne rilatan al agado de konstanta reprezentanta oficejo, sed impostendan je profitimposto ĉe la fonto, kiel estas priskribita en la ĉapitro "Impostado de alilandaj organizajoj, profitantaj de fontoj en Rusia Federacio".

Organizaĵoj, kiuj estas rekonitaj kiel impostaj rezidantoj de Rusia Federacio

Ekde la 1-a de januaro 2015 kiel impostaj rezidantoj de Rusia Federacio estas rekonitaj organizaĵoj, kiu plenumas almenaŭ unu de sekvaj kondiĉoj:

  • Plejmulto de kunsidoj de Direktorkonsilio okazas sur teritorio de Rusio;
  • Plenumorgano de la organizaĵo regule realigas sian agadon rilate al ĉi tiu organizaĵo el Rusia Federacio;
  • Ĉefaj (gvidantaj) funkciuloj de organizaĵo (personoj, rajtigitaj plani kaj kontroli la agadon, administri la agadon kaj respondecaj pri tio) plejparte realigas gvidantan administradon de ĉi tiu alilanda organizaĵo en Rusia Federacio;

Se neniu de kriterioj 1-2 supre ne estas plenumata aŭ unu el ili estas plenumata de ĉi tiu organizaĵo, alilanda organizaĵo povas esti rekonata kiel imposta rezidanto de Rusia Federacio surbaze de listigitaj mapsupre faktoj:

  • Librotenado aŭ administra registrado de organizaĵo okazas en Rusia Federacio;
  • Kondukado de la kancelariaj aferoj okazas en Rusia Federacio;
  • Kuranta administrado de oficistaro okazas en Rusia Federacio.

Labormerkato

Ekonomia vivo de Rusio okazas en du konkurencaj centroj: en Moskvo kun loĝantaro de 10,4 milionoj da homoj (neoficiale 16 milionoj) kaj Sankt-Peterburgo kun loĝantaro de 4,6 milionoj da homoj (6,5 milionoj neoficiale). Ĉirkaŭ 80% de loĝantaro de Rusio loĝas en eŭropa parto. Nombro de ekonomie aktiva loĝantaro en Rusio estas 75,5 milionoj da homoj, procento de virinoj - 49%. Senlaboreco atingas 6,8% (2012).

La plej granda rusia dunganto estas privata familia sektoro (procento de laborkapabla loĝantaro, laboranta en ĝi - 57%). La duan lokon okupas ŝtata sektoro (ĝis 32%). Rezulte ĉi tiuj "du dungantoj" donas laboron al 90% de ekonomie aktiva loĝantaro.

Inter altnivela manaĝeraro kaj altnivela gvidantaro en registaro kaj regionoj multe pli malgrandan procenton konsistigas virinoj - nur 39%. La samo rilatas al nombro de specialistoj kaj estroj de inĝenier-teknika fako. La situacio en aliaj sektoroj (edukado kaj sanprotektado inkluzive) en la nivelo de administrado kaj kvalifikitaj specialistoj diferencas radikale. Virinoj dominas en multaj organizaĵoj en la nivelo de altkvalifikitaj specialistoj kaj meznivelaj manaĝeroj. Ekzemple, ili dominas en pomalgranda komerco. Ili laboras kiel vendistoj kaj kiel altnivelaj manaĝeroj de apartaj grupoj de varoj.

Karakterizaĵo de rusia labora juro estas dokumento, kiu estas nomata labora libreto. Ĉi tiu dokumento estas atestita kaj enhavas informojn pri ĉiuj pasintaj kaj nunaj laboraj agadoj kaj ankaŭ pri periodoj de dungiteco de laboranto. Labora libreto estas ĉefa dokumento pri labora agado kaj labora sperto de laboranto. Por labori en Rusio alilanda civitano devas havi laboran vizon, ricevi permeson pri laboro kaj registriĝi ĉe Federala Migrada Servo (FMS) de Rusio. Labormerkato estas komplika kaj postulema. Estas tute evidente, ke la lando havas grandegan potencialon.

Al nuntempa labormerkato mankas specialistoj en sferoj de financo, merkatiko, komerco kaj IT-teknologioj. Grandaj vendejretoj, telefonkompanioj, softvarkompanioj kaj multaj internaciaj kompanioj, funkciantaj en aliaj sferoj de ekonomio, bezonas profesiulojn. Speciale malfacile estas trabati sin en sfero de energiaj resursoj. Naftaj kaj gasaj kompanioj estas tradicia sfero de grandaj, ŝtatkontrolataj kompanioj kun multnombra personaro.

Sendube, Moskvo iĝis unu el la plej grandaj financaj centroj, en kiuj grandaj negockorporacioj, bankoj kaj investantoj de la tuta mondo volas negoci. Ĉio tio donas al profesiuloj allogajn eblojn promociiĝi. Tamen la konkurenco estas alta. Allogeco de la merkato kaj alta salajro allogas specialistojn de Okcidenta Eŭropo kaj Usono en Moskvon, kaj ne nur tien.

Importado kaj konservado de varoj

Reguloj kaj normoj de varimportado en Rusion

Deklarado de varoj okazas pere de prezento al dogano informojn pri la varoj kaj doganaj proceduroj de la originlando de tiuj varoj, kaj ankaŭ pri iuj ajn aliaj informoj, kiuj povas esti bezonataj por dogana registrado de varoj en dogandeklaro. Deklaradon de varoj faras deklaranto aŭ doganmakleristo (agento) laŭ bontrovo de deklaranto. Listo de informoj, menciendaj en la dogandeklaro, enhavas nur tiujn informojn, kiuj estas bezonataj por kalkulado kaj preno de doganpagoj, formado de doganstatistiko kaj apliko de doganleĝaro de Rusia Federacio.

Doganaj proceduroj estas longdaŭraj kaj ŝarĝaj. Ili estas faritaj de ricevanto, kiu estas registrita kompanio en Rusio. Ellaso de varoj eblas nur kondiĉe ke por tiuj varoj estas pagitaj doganpagoj kaj AVI (aldonvalora imposto). Por iuj varoj la dogandeklaro povas esti farita antaŭ ilia alveno al doganteritorio de Rusia Federacio. AVI / importaj doganpagoj por apartaj kategorioj de varoj pagendas antaŭ ol doganorganoj permesas al kontenero / remorko trapasi la limon. Tio speciale rilatas al varoj kiel parfumo kaj tabako. Doganpagoj estas pagataj per rubloj laŭ la aktuala kurzo. Laŭ doganreguloj, doganregistrado ne devas daŭri pli ol 3 tagoj. Se doganorganoj malpermesas importon de varoj, la leĝo preskribas ilia revenigo hejmen.

Loĝistikaj servoj en Rusio

Loĝistikmerkato en Rusio estas karakterizata per manko de konkurenco, travidebleco kaj know-how. Multaj kompanioj en ĉi tiu sfero havas altajn prezojn por konservaj kaj transportaj servoj. Aliflanke, kvoto de loĝistik-subkontraktado kreskas, tial kreskas ankaŭ la postulado pri konkretaj servoj kaj novigaj loĝistikaj konceptoj. Rusiaj loĝistikprovizantoj daŭre okupiĝas pri bazaj klasikaj metodoj de konservado kaj transportado.

Zonoj / distriktoj de libera komerco

Specialaj ekonomiaj zonoj en Rusio

Leĝaro por specialaj ekonomiaj zonoj (SEZ-oj), kie estas plivastigitaj impostrabatoj, estis validigita de federala registaro. Dum 20 jaroj estis kreitaj tri zonoj por stimuli la industrion, sciencajn esplorojn kaj ellaboradojn kaj turismon. Financaj ebloj varias laŭ ĉiu tipo de sfero. Eksterlandaj varoj (maŝinaro, krudmaterialoj, komponantoj kaj konstrumaterialoj), importataj en SEZ-ojn, estas liberigitaj de doganpagoj, impostoj kaj netarifaj baroj. Ankaŭ varoj, prodiktitaj ene de Doganunuiĝo (Rusio, Kazaĥio, Belorusio) kaj importataj en SEZ-ojn estas liberigitaj de eksportimpostoj, ajnaj esceptoj kaj limigoj. Ekde 2017 SEZ-investantoj importos en Doganunuiĝan territorion siajn komercaĵojn, prodiktitajn ene de SEZ-o uzante importitajn materialojn, sen pago de impostoj, se tiuj varoj respondas al la kriterioj de sufiĉa prilaborado.

Specoj de specialaj ekonomiaj zonoj

Industriaj SEZ-oj

Vastaj territorioj, situantaj en grandaj industriaj regionoj de Rusio. Proksimeco al resursa bazo por produktado, aliro al preta infrastrukturo kaj ĉefaj veturvojoj - tio estas nur bazaj karakterizaĵoj de industriaj (industri-produktadaj) zonoj, reprezentantaj iliaj avantaĝoj. Lokado de produktado sur teritorio de industriaj SEZ-oj ebligas plialtigi konkurkapablon de produktaĵojn en rusia merkato helpe de malaltigo de elspezoj.

Novteknologiaj SEZ-oj

Lokado de novteknologiaj (teknik-aplikaj) SEZ-oj en la plej grandaj sciencedukaj centroj, kiuj havas riĉajn sciencajn tradiciojn kaj konatajn esplorskolojn, malfermas grandajn eblojn por evoluo de novteknologia negoco. Aro de doganrabatoj kaj impostprivilegioj, aliro al profesiaj kadraj resursoj kune kun kreskanta postulado pri novaj teknologioj kaj modernigo de diversaj sferoj de rusia ekonomio allogigas novteknologiajn SEZ-ojn por heĝfondusoj kaj produktantoj de altteknologiaj produktaĵoj. Avantaĝoj por rezidantoj: aliro al la merkato de novaj informaj teknologioj, inkubatoroj por komencanta negoco.

Turism-ripozejaj SEZ-oj

Situante en la plej pitoreskaj kaj postulataj de turistoj regonoj de Rusio, turismaj (turism-ripozejaj) SEZ-oj proponas favorajn kondiĉojn por establi turisman, sportan, ripozejan kaj aliajn specojn de negoco.

ATA karnetoj

Rusio membriĝas en ATA Konvencio, sed fakte relative malmulte da doganejoj scipovas labori kun tiu tipo de libroj (dokumentoj por plifaciligi la importon de certaj varoj aŭ specimenoj de varoj kiel provizora importo). Daŭro de la provizora importo de varoj estas preskribita de doganorgano surbaze de petskribo de la deklaranto, ĝi dependas de celoj kaj cirkonstancoj de tiu importo kaj ne povas daŭri pli ol 2 (du) jaroj ekde la tago, kiam la varoj estis metitaj por doganproceduro de provizora importo. Iuj varoj povas esti provizore importitaj en Rusion liberigite de pago de doganpagoj (konteneroj, paletoj, specimenoj k.t.p.), sed por aliaj estas preskribita ĉiumonata pago - 3% de sumo de doganpagoj kaj rilataj al ili impostoj. Tiuj sumoj estas neredoneblaj kaj povas postuli kreon de garantia deponitaĵo.

Enlanda trafiko

Rusia trafiko konsistas el 87,157 km da fervojoj kaj 1,16 milionoj km da veturvojoj, el kiuj 41,000 km estas federaciaj veturvojoj. Ekzistas ankaŭ vasta reto de internaj kaj internaciaj flughavenoj, ĉar en multaj kazoj flugo estas nura metodo por efika translokiĝo en tiom granda teritoria spaco.

Veturtrafiko

Aŭtomobila trafiko estas vaste uzata en Rusio por kargtransportado inter Okcidenta Eŭropo kaj Azio, kaj ankaŭ ene de Rusio. Bedaŭrinde, staton de rusia vojreto oni neglektis dum multaj jaroj. Por atingi okcideneŭropaj normoj oni bezonas grandajn investaĵojn en vojretojn.

Navigado

Ĉar havenoj en Rusio plejparte estas konkurkapablaj sur internacia nivelo, sed multaj rusiaj ŝipoj estas pli longaj, ol estas permesita laŭ internaciaj normoj, kargoj ofte estas transportataj en Rusion per eksterlandaj ŝipoj ĝis eksterlandaj havenoj, kaj de tie ili estas transportataj surtere ĝis la fina punkto. Ekzemple, finnaj havenoj ofte ricevas kargojn, transportendajn en Sankt-Peterburgon, tiutempe kiam baltaj havenoj - en Latvio, Litovio kaj Estonio - ofte ricevas kargojn, transportendajn en Moskvon.

Unu el la problemoj, kiuj staras antaŭ Rusio, estas situo de plejmulto da havenoj en la nordo. Necesaj intervenoj de glacirompiloj vintre alkondukas al konsiderinda plialtigo de havenimpostoj. Krom tio, plejmulto da havenoj ne kapablas prilabori pli pezajn kargojn, transportatajn per ŝipoj.

Fervojtrafiko

Fervojreto de Rusio plejparte taŭgas por amasaj transportaĵoj, kiel karbo aŭ nafto, sed ne estas celkonforma uzi ĝin por, ekzemple, transporti nutraĵojn.

Aertrafiko

Aertrafiko povas taŭgi por relative negrandaj kaj urĝaj sendaĵoj de varoj. Tri flughavenoj en Moskvo - "Domodedovo", "Ŝeremetjevo" kaj "Vnukovo", kaj ankaŭ flughaveno "Pulkovo" en Sankt-Peterburgo estas la plej okupitaj en Rusio.

Negocaj vojaĝoj

Reguloj de enveturo

Enveturo de alilandaj civitanoj en Rusian Federacion estas permesata nur posedante vizon. La vizo estas liverita surbaze de invitilo, kiu estis submetita en rusian ambasadejon aŭ konsulejon en teritorio de loĝlando. Ne eblas ricevi la vizon ĉe la limo.

Dum 7 tagoj post alveno al loko de restado en Rusio la vizo estas registrenda en lokaj potencorganoj de persono aŭ kompanio, kiu sedis la invitilon. Se vi engastiĝas en hotelo, hoteladministrado okupiĝas pri registrado, se ne en hotelo - posedanto de apartamento aŭ domo, kie vi enloĝiĝis. Manko de registrado en potencorganoj (dum limtempo de 7 tagoj) povas kaŭzi monpunon ĝis $50 aŭ riskon de deportado kaj malpermeso enveturi en Rusian Federacion.

Dum enveturo en Rusian Federacion rusiaj potencorganoj kontrolas pasportojn kaj vizojn. La pasporto devas esti valida kaj kutime ĝia validdaŭro ne devas pasi pli frue ol post 6 monatoj post fino de validdaŭro de la vizo. Oni faras stampon pri enveturo en la pasporto kaj en "migrada karto" (karto de enveturo / elveturo). Post la stampado limpolicistoj konservas la supran parton de la formularo (deŝireblan). Tiun "migradan karton" endas ĉiam kunhavi dum restado en Rusia Federacio. Vizon necesas prezenti kiel dum enveturo en Rusian Federacion, tiel ankaŭ dum elveturo. Krom tio, oni rekomendas havi kopiojn de pasporto kaj rusia vizo, kopion aŭ originalon de invitilo / vouĉero / aliaj vizoj, samkiel la "migradan karton".

Se vi volas labori en Rusia Federacio, necesas ricevi permeson por laboro, kiun liveras rajtigita organo. Por rezidi (ricevi permeson pri rezitado) alilanda civitano devas vivi en RF ne mapli ol 1 jaro kiel provizora loĝanto. Por kontroli konkretajn kondiĉojn de enveturo al Rusio laŭ leĝoj, validaj ene de la lando, ni konsilas konatiĝi kun oficialaj informoj de rusiaj aŭtoritatoj, ekzemple, de Ministerio pri eksterlandaj aferoj de Rusia Federacio.

Negoca etiketo

Bazaj informoj

Uzo de vizitkartoj kutime estas sufiĉe ordinara kaj ofte necesa, ĉar telefonkartoj ne estas vaste populara en multaj regionoj de Rusio. Unu flanko de vizitkarto devas esti en la angla, kaj la alia - en la rusa lingvo (uzante cirilalfabeton). Oni opinias, ke estas avantaĝo aldoni al la nomo kaj ofico unversitatajn aŭ sciencajn rangojn, kiujn vi havas (se tio taŭgas). Dum transdono de vizitkarto turnu la rusan flankon al la ricevanto.

En negockulturo de Rusio estas forta respekto al hierarkio, kvankam la ŝtato nun ne tiom dominas negocon, kiel antaŭe.

Oni rekomendas konsulti advokaton, specialiston pri la rusa juro. Organizado de konatiĝo de via partnero kun via oficistaro estas unu el la kondiĉoj por sukcesa negoco en ĉi tiu lando. En kondiĉoj de nuntempa negoco utilas ŝajni realisma, honesta kaj fidinda. Rusianoj fidas profesiajn scipovojn kaj sperton de okcidentlandanoj. Konsekvence, estu preta renkonti iujn specialajn postulojn por vi.

Kutime rusianoj opinias kompromison kiel signo de malforteco. Ofte ili daŭrigas intertraktadon nur pro nevolonteco cedi, dum alia flanko ne faros sufiĉe da cedojn, montrante nekutiman firmecon. Krom tio, en iuj kazoj rusianoj penas igi la oponanton perdi la sinregadon, elirante de intertraktadejo, minacante al intertraktado kaj per aliaj similaj incidentoj. Vi povas renkonti iujn taktikajn malfruojn, emociajn manifestiĝojn, minacojn kaj iujn ajn aliajn strategiojn de persvado, kiujn vi devas kontraŭagi. Anstataŭ kopii konduton de rusia flanko, insistu, ke intertraktado devas esti direktita al reciprokaj profitoj kaj avantaĝoj.

Ĉiuj skribdokumentoj estas ege gravaj. Iufoje rusaj negocistoj povas peti vin subskribi la "protokolon", kiu detale priskribas ĉiujn demandojn, pridiskutitajn dum la kunveno. Fine de la kunveno la "protokolo" estos legita, interkonsentita kaj subskribita de ĉiu partoprenanto.

Faro de decido estas tre malrapida en Rusio. Kontraktoj devas esti klaraj, mallongaj kaj faritaj kiel en la angla, tiel ankaŭ en la rusa lingvo. Por la rusoj estas karaktera peni fari aldonajn ŝanĝojn.

Invito al tablo kaj kondukado de komercpartneraj tagmanĝoj

Komercpartnera matenmanĝo ne estas parto de negockulturo en Rusio. Por "komenca" interkonsento kutime oni rekomendas vespermanĝon aŭ komercpartneran vespermanĝon. Centraj sidlokoj ĉe la tablo estas rezervitaj por la homoj, kiuj okupas la plej gravajn poziciojn en kompanio kaj dum intertraktado. Vi estos sidigita ĉe kontraŭa flanko de la tablo kontraŭ la rusiaj partneroj. En iuj, ne tiom fajnaj restoracioj oni povas proponi dividi la tablon kun iu alia, kiam vi estas sola ĉe la tablo aŭ vi estas duope aŭ triope. Ne decas komenci manĝi antaŭ ol ĉiuj ĉeestantoj ricevis la pladojn.

En Rusio estas alte disvolvita kulturo de drinkado. Refuzon drinki oni opinias neakceptebla, se oni ne referencas religiajn aŭ sanajn kialojn. Invitanta flanko ĉiam devontigas sin al pagado de fakturo. Tamen, por ĝentileco, vi povas fari geston, kvazaŭ vi planas pagi la fakturon. Se vi estas iniciatinto de ĉi-tiu renkontiĝo, plej bone estas antaŭpagi la fakturon. Se vi estas virino, la persono kiu invitis vin estos ofendita eĉ per la gesto, kvazaŭ vi planas pagi. Estas prefere lasi 9-10% de la sumo kiel trinkmono en restoracio.

Se vi estas invitita al ies hejmo - tio estas eksterordinara honoro. Oni povas peti vin demeti ŝuojn antaŭ eniro hejmen kaj proponi al vi hejmajn ŝuojn. Kiam vi estas invitita al ies hejmo, estas ĝentile alporti ĉokoladon, bombonojn, vinon aŭ alian alkoholaĵon (krom vodko). Se mastroj havas infanojn, havas sencon alporti apartan negrandan donacon. Fari donacojn estas ordinara afero, precipe por gastigado /festeto/, por danki vin pro partopreno aŭ se vi tranoktis ĉe organizanto de la festeto.

Negoca renkontiĝo

Interkonsenti pri renkontiĝo povas esti malfacile, do pacienco kaj persisteco estas la plej gravaj en tiuj situacioj. Post interkonsento pri la renkontiĝo penu fari ĉion eblan por eviti ĝian prokraston aŭ nuligon. Oni rekomendas eviti vojagojn al Rusio fine de julio aŭ en aŭgusto, ĉar multe da homoj havas feriojn. Planu sufiĉe da tempo por la konatiĝo.

Donacoj

Ĝenerale rusianoj ŝatas ricevi kaj fari donacojn. Pli bone estas ne paki donacojn. Se vi estas invitita al ies hejmo, vi povas alporti ĉokoladon, bombonojn, botelon da altkvalita vino aŭ alia alkoholaĵo. Estas traktita kiel malbona antaŭsigno fari donacon por ankoraŭ ne naskita infano.

Elektante florojn: en Rusio oni donacas florojn nur al virinoj (escepte de instruistoj, kuracistoj kaj famuloj). Se vi estas invitita al familia hejmo, pli bone estas donaci florojn al edzino, fratino aŭ patrino. Rozkoloraj, kremkoloraj, oranĝkoloraj, bluaj floroj ne havas iun simbolan sencon, sed evitu donaci blankajn aŭ flavajn florojn, kiuj havas specialan simbolan signifon. Tamen, ruĝaj floroj (kaj precipe flamaj ruĝaj kolornuancoj) estas prenataj kiel esprimo de amo aŭ fortaj sentojn.

La populareclisto de donacoj: vino aŭ alia alkoholaĵo (ne vodko), ĉokolado kaj ĉokoladbombonoj (kiam vi estas invitita la ies hejmo), altkvalita teo aŭ kafo, bantukoj, komputiloj, horloĝoj, ŝampuo, sapo, parfumo, cigaredoj, fajriloj, komercaj kalendaroj, agend-notblokoj k.t.p.

Medicina asekuro

Se vi decidis vojaĝi al Rusia Federacio, atentu, ke estas bezonata medicina asekuro, valida dum la tuta daŭro de restado. Oni rekomendas havi asekuron, kiu kovras ĉiujn medicinajn elspezojn en urĝaj kazoj kaj elspezojn por medicina priservado kaze de malsano. Ministerio pri sanprotektado de Rusia Federacio donas aliron kiel por civitanoj de Rusio, tiel ankaŭ por alilandanoj, provizore restadantaj en teritorio de Rusio, al telefonlineo por peti informojn kaj medicinajn servojn.

Dogana kaj valuta reguligo

Laŭ la Dogana kodo de RF fizikaj personoj estas liberigitaj de doganpagoj kiam ili enveturas en Rusion, se kosto de varoj, importitaj en la landon por persona uzado, ne superas 65 000 rublojn, kaj pezo - 50 kg inkluzive.

Koncerne varojn, kosto kaj pezo de kiuj superas preskribitan kvoton, sed ne estas pli ol 650 000 rub. kaj 200 kg, estas aplikata universala impostokvoto - 30% de dogana kosto de varoj, sed ne malpli ol 4 euro por kg en parto de tiu supero.

Ekzistas ankaŭ iuj limigoj pri importo kaj eksporto de fremda valuto. Ekzemple, ekde 15-a de marto 2004 fizikaj personoj rajtas eksporti el Rusia Federacio fremdan valuton en kvanto ĝis 10 000 usonaj dolaroj. Eksportata kontanta mono, kiu sume ne superas 3 000 usonaj dolaroj, ne postulas devigan skriban deklaradon por fizikaj personoj.

Por eksporti el RF valuton en kvanto de 3001 ĝis 10 000 usonaj dolaroj kaj ekvivalentan kvanton de rubloj necesas fari skriban dogandeklaron. Se eksportata el RF sumo superas 10 000 usonaj dolaroj, necesas prezenti dokumentojn, kiuj konfirmas akiron de ĉi tiu sumo en banko, aŭ konforman dogandeklaron, kiu konfirmas antaŭan importon de ĉi tiu valuto en Rusion de ĉi tiu fizika persono.

Reen al la supro