Al la enhavo

Pri ni

russky.info estas multlingva retejo por lerni la rusan lingvon rete.

Ĝenerala informo

En la retejo estas uzataj modernaj didaktikaj materialoj kaj estas reprezentita praktika informo pri vivo ka laboro en moderna Rusio.

La projekto estas kreita por subteno de lernado kaj popularigo de rusa lingvo, kiu havas statuson de lingvo de nacia minoritato en tri eŭropaj landoj. En la rusa parolas plejmulte da enmigrintoj en EU. Scio de la rusa estas tre grava por disvolvo de ekonomiaj rilatoj kun partneroj el postsovetiaj ŝtatoj.

Ekde septembro de 2014 jaro dek partneroj el sep eŭropaj landoj unuiĝis por krei tiun ĉi projekton sub la aŭspicio de komisiono de EU. La retejo estas kreata en naŭ lingvoj: la bulgara, la ĉeĥa, la angla, la germana, la litova, la pola, la slovaka, la slovena kaj la hispana. La partneroj kune ellaboras la retejon, kreante interesajn kursojn kaj ekzercojn, kiuj estas bazata sur modernaj metodoj de instruado. russky.info – interesa kaj efika metodo ellerni rusan lingvon. En tiu ĉi retejo senpage estas prezentata ĉiu neseca informo por lerni rusan lingvon ekde komenca nivelo. Uzantoj disponas plurmediajn ilojn de lernado, interagajn ekzercojn, sonmaterialojn kaj videomaterialojn, tekstojn kaj kvizojn.

Ĉefa celgrupo de la retejo - homoj, kiuj interesiĝas pri lernado de rusa lingvo, kulturo kaj tradicioj de Rusio. La retejo estas orientita al vasta publiko - al instruado de homoj de diversaj kvalifikoj, kaj ankaŭ al lernejanoj, turistoj kaj loĝantoj de apudlimaj regionoj. Aparta parto de la kurso - kurso de afera rusa lingvo, direktata al evoluo de partneraj rilatoj en negoco.

Partneroj

La projekto estas efektivigata de grupo de 10 partoprenantoj, kiuj reprezentas 7 eŭropajn landojn.

Edukácia@Internet

Slovakujo | https://www.ikso.net

Junulara organizo, orientita al evoluo de internacia kunlaboro kaj komunikado en la tuta mondo kun helpo de preparado de edukadaj projektoj, subtenado de interkultura instruado kaj ankaŭ organizado de diversaj kulturaj kaj edukadaj eventoj.

Studio Gaus GmbH

Germanujo | https://www.studiogaus.com

La ĉefa sfero de agado de la agentejo enhavas ĉiujn ŝlosilajn etapojn de konstrukciado de grandaj interagaj edukadaj interretproektoj, ekde planado de la koncepto, kreado de korporaciaj stiloj, dezajno ĝis kunordigo de tiuj ĉi laboroj, planado de lingvistika kaj didaktika enhavo de retejoj, kaj ankaŭ senpere programado kaj lanĉado de tiuj ĉi projektoj.

Katolícka univerzita v Ružomberku

Slovakujo | http://www.ku.sk

Klasika katolika universitato Katolícka univerzita v Ružomberku iĝis malfermita katolika universitato la 10-an de majo 2000. La universitato konsistas el 4 fakultatoj: filozofa, pedagogia, teologia kaj fakultato de sanprotektado. Katolika universitato en Ruĵanberko kunlaboras kun pli ol 30 eksterlandaj universitatoj.

Ostravská univerzita

Ĉeĥujo | http://www.osu.cz

Ostrava universitato estis fondita en 1991 kaj de la komenco la plej baza akcento estis direktita al natursciencoj kaj al sociaj sciencoj. La universitato proponas vastan spektron de fakoj (215 diversaj programoj) por bakalaŭreco, magistraturo, doktora grado kaj konsistas el 6 fakultatoj de 2 sendependaj institutoj. Nombro da aliĝintaj studentoj estas pli ol 10 000. La universitato partoprenas en multaj projektoj de EU kaj Eŭroazia akademia forumo, donante al homoj eblon pro plialtigi sian nivelon de scioj.

Vilniaus universitetas

Litovujo | http://www.vu.lt

Fondita en 1579 Vilna universitato estas la plej malnova granda universitato de Litovio, enhavante 12 fakultatojn, 7 institutojn, 4 interfakultatajn centronj de edukado kaj scienco, riĉan bibliotkon, botanikan ĝardenon kaj muzeon. En komenco de 2016 nombro da studentoj estas 20 487, el kiuj proksimume 1500 studentoj studas en filologia fakultato. Studentoj-filologoj de Vilna universitato havas eblon lerni la litovan, la germanan, la francan, la italan kaj slavajn lingvojn.

Fundacja Novinka

Pollando | http://www.novinka.pl

Socia organizo, kiu iniciatas projektojn en centra kaj orienteŭropa spaco. Ĉefa sfero de projekton: interkultura dialogo, internacia kunlaboro, disvolvo de cifera reto kaj novteknologia kooperado en loka, regiona, nacia, eŭropa kaj tutmonda nivelo.

Chamber of commerce and industry (CCI)

Bulgarujo | http://www.cci.dobrich.net

Komerca industria ĉambro (CCI) de Dobriĉo estas loka organizo, kiu subtenas kompaniojn kaj entreprenojn en Dobriĉo. Ĉefaj sferoj de agado de CCI estas: defendo de interesoj de entreprenoj, subtenado de negocprojektoj, interŝanĝo de sperto, organizado de ekspozicioj kaj diversaj eventoj, kontrakto kun regestaro kaj lokaj amaskomunikiloj.

Inter-kulturo d.o.o.

Slovenujo | http://www.inter-kulturo.si

Negranda slovena organizaĵo Inter-kulturo specialiĝas pri internaciaj projektoj kaj kunlaborado en sferoj de kulturo kaj edukado, speciale en sfero de lingvistiko. Aldona sfero de agado estas tradukaj projektoj: Inter-kulturo publikigas slovenan literaturon en aliaj lingvoj kaj malpli konataj verkoj de mondliteraturo en la slovena lingvo.

Mediaost Events & Kommunikation

Germanujo | http://www.mediaost.de

Berlina agentejo Mediaost laboras en sfero Public Affairs kaj Public Relations en germana-rusiaj kaj germana-orienteŭropaj projektoj. Mediaost okupiĝas pri PR-subtenado de internaciaj projektoj de Senato de Berlino, ministerio de kulturo de Rusio kaj aliaj ŝtataj institucioj. Krome la agentejo funkcias en orienteŭropaj landaj kiel kompetenta partnero en sfero de kinoproduktado kaj antaŭenigon de interretresursoj.

Statny pedagogicky ustav

Slovakujo | http://www.statpedu.sk

Ŝtata pedagogia instituto de Bratislavo - la plej malnova kaj la plej granda sciencesplora instituto en pedagogia sfero en Slovakio. La instituto funkcias en strikta kunlaboro kun Ministrejo de edukado, scienco kaj sporto de Respubliko Slovakio. Ĉefa agado estas direktita al konstrukciado de ŝtataj pedagogiaj programoj por ĉiuj edukniveloj. Studentoj povas elekti sekvajn fremdajn lingvojn: la anglan, la germanan, la rusan, la francan, la italan, la hispanan.

Partneraj projektoj

Ĉu vi volas kunlabori?

Kontaktu nin

Reen al la supro