Al la enhavo

Ĝeneralaj informoj

Nuntempa rusa alfabeto enhavas 33 literojn (10 vokaloj, 21 konsonantoj kaj 2 signoj):

  • Аа арбуз akvomelono
  • Бб банан banano
  • Вв волк lupo
  • Гг гусь ansero
  • Дд дом domo
  • Ее енот prociono
  • Ёё ёж erinaco
  • Жж жук skarabo
  • Зз заяц leporo
  • Ии игла kudrilo
  • Йй йогурт jogurto
  • Кк кот kato
  • Лл лук cepo
  • Мм мышь muso
  • Нн ножницы tondilo
  • Оо облако nubo
  • Пп помидор tomato
  • Рр робот roboto
  • Сс стул seĝo
  • Тт топор hakilo
  • Уу утка anaso
  • Фф фонарь lanterno
  • Хх хомяк hamstro
  • Цц цыплёнок kokido
  • Чч часы horloĝo
  • Шш шар globo
  • Щщ щётка broso
  • Ъъ объявление anonco
  • Ыы рыба fiŝo
  • Ьь соль salo
  • Ээ экскаватор elkavatoro
  • Юю юбка jupo
  • Яя яблоко pomo

Vortoj konsistas el silaboj. Silaboj konsistas el literoj, kiuj signifas vokalojn kaj konsonantojn. En unusilabaj vortoj akcentaj vokaloj sonas same, kiel ili nomiĝas en la alfabeto.

Akcento estas elstarigo de sono aŭ de tuta vorto per pli forta voĉo. En lernejaj lernoliboj kaj vortaroj en dusilabaj kaj plursilabaj vortoj akcento estas markata per speciala signo, kiu situas super la vokalo. En unusilabaj vortoj akcento ne estas markata.

Silabo kun akcento nomiĝas akcenta kaj estas prononcata per pli forta voĉo ol aliaj silaboj en la vorto. Silaboj, kiuj sekvas la akcentan, estas prononcataj malforte kaj mallonge. En tiuj silaboj sonoj [а] и [о] sonas neklare, kiel tre mallonga sono [а].

En la rusa lingvo akcento realigas kelkajn funkciojn. Unu el ili estas sencodistinga, t.e. akcento helpas distingi sencojn de vortoj.

En la rusa lingvo troviĝas vortoj, kiujn oni same skribas, sed diverse prononcas (plejofte pro diversa akcento). Tiuj vortoj nomiĝas homografoj:

  • замо́к (= seruro (sur pordo)) за́мок (= kastelo (konstruaĵo))
  • сто́ит (= kostas (havas prezon)) стои́т (= staras (ne moviĝas))
  • до́ма (= hejme (en loĝejo)) дома́ (= domoj (pluralo de "domo"))
  • ду́хи (= spiritoj (fantomoj)) духи́ (= parfumo)
  • мою́ (= mian (de la pronomo "mia")) мо́ю (= lavas (de la verbo "lavi"))

En la rusa lingvo iuj literoj estas prononcataj alie ol ili estas skribataj. Tio estas ligita kun leĝoj de fonetiko. Ŝanĝo de senakcentaj sonoj nomiĝas redukto.

En akcentaj silaboj literoj а kaj о signifas sonojn [а] kaj [о]:

ма́ма (= patrino) , То́ма (= Toma)

En senakcentaj silaboj antaŭ la akcenta silabo kaj en absoluta komenco de la vorto senakcentaj literoj а kaj о signifas sonon, kiu sonas kiel mallonga sono [а]:

комок [камок] (= bulo) , каток [каток] (= glitejo) , окно [акно] (= fenestro)

En silaboj, kiuj sekvas la akcentan silabon, literoj а kaj о signifas sonon, kiu sonas neklare, kiel tre mallonga sono [а]:

полка [полкə] (= breto) , лампа [лампə] (= lampo)

En komenco de vortoj en senakcenta pozicio vokalo О estas prononcata kiel la sono [а]:

обуй [абуй] (= piedvestu) , окно [акно] (= fenestro) , облака [аблака] (= nuboj)

En la rusa lingvo oni distingas voĉajn (kun tono - sono) kaj senvoĉajn (nur kun bruo) konsonantojn. 12 el ili faras parojn laŭ voĉeco / senvoĉeco:

Paraj
б – п , в – ф , г – к , д – т , ж – ш , з – с
Neparaj
  • Nur voĉaj (sonoraj): й , л , м , н , р
  • Nur senvoĉaj: ч , щ , ц

Paraj voĉaj konsonantoj fine de vortoj estas prononcataj kiel konformaj al ili senvoĉaj konsonantoj:

гриб [грип] (= fungo) , плов [плоф] (= pilafo) , друг [друк] (= amiko) , год [гот] (= jaro) , нож [нош] (= tranĉilo) , раз [рас] (= fojo)

Paraj voĉaj konsonantoj, kiuj situas meze de la vorto antaŭ la senvoĉaj konsonantoj, senvoĉiĝas, t.e. ili estas prononcataj kiel iliaj paraj senvoĉaj konsonantoj:

ложка [лошка] (= kulero) , ошибка [ашыпка] (= eraro) , всегда [фс'игда] (= ĉiam) , сказка [скаска] (= fabelo)

Senvoĉaj paraj konsonantoj, kiuj situas meze de la vorto antaŭ la voĉaj konsonantoj, voĉiĝas, t.e. ili estas prononcataj kiel iliaj paraj voĉaj konsonantoj:

просьба [прозьба] (= peto) , вокзал [вагзал] (= stacidomo) , сделать [зд'элат'] (= fari) , отбить [адбить] (= rebati)

Prepozicio в, situante antaŭ la vorto, kiu komenciĝas per senvoĉa konsonanto, senvoĉiĝas kaj estas prononcata kiel [ф]:

в саду [ф саду] (= en ĝardeno) , в шкафу [ф шкафу] (= en ŝranko) , в парке [ф парк'ь] (= en parko)

Prepozicio с, situante antaŭ la vorto, kiu komenciĝas per voĉa konsonanto (krom в), voĉiĝas kaj estas prononcata kiel з:

с другом [з другам] (= kun amiko) , с братом [з братам] (= kun frato) , с городом [з горадам] (= kun urbo)

Finaĵon de refleksivaj verboj тьсятся oni prononcas kiel [ца]:

учиться [учи[ца́]] (= lerni) , одеваться [одева[ца́]] (= vesti sin) , мыться [мы[ца́]] (= lavi sin)

Finaĵoj –ого / -его de montraj pronomoj kaj substantivoj oni legas kiel [ова] / [аво] / [ава] - [ева]:

этого [этава] (= de tiu) , того [таво] (= tiun) , какого [какова] (= tian) , молотого [молатава] (= muelitan)

Literoj е, ё, ю, я nomiĝas "j-vokaloj", ĉar kiam ili estas prononcataj, oni aŭdas 2 sonojn kune kun [й]:

  • Е, е [йэ / ye]
  • Ё, ё [йо / yo]
  • Ю, ю [йу / yu]
  • Я, я [йа / ya]

Tamen, en vortoj post konsonantoj akcentaj "j-vokaloj" signifas ĉefan sonon:

  • Е, е [э / e]
  • Ё, ё [о / o]
  • Ю, ю [у / u]
  • Я, я [а / a]

En senakcenta pozicio en la unua silabo antaŭ la akcento literoj е kaj я signifas sonon, similan al и [иэ].

Literoj е, ё, ю, я, litero и kaj litero ь (mola signo), kiu ne signifas sonon, sed nur funkcias por indiki molan prononcadon, montras, ke konsonanto, kiu situas antaŭ ili estas prononcata mole, ekzemple: [д'] / [d'], [т'] / [t'], [м'] / [m'], [н'] / [n'], ktp.

Literoj е, ё, ю, я povas situi en vortoj en pozicioj:

  1. post konsonantoj;
  2. en komenco de la vorto (akcente kaj senakcente);
  3. post vokaloj (akcente kaj senakcente);
  4. post mola (ь) kaj malmola (ъ) signoj.

En komenco de vorto, post vokaloj, post malmola (ъ) kaj mola (ь) signoj literoj е, ё, ю, я kun akcento signifas du sonojn, kiuj estas prononcataj simile al certaj sonoj en komenco de iuj anglaj vortoj:

  • Е, е [йэ / ye] yellow [ˈjeləʊ]
  • Ё, ё [йо / yo] yourself [jɔːˈself]
  • Ю, ю [йу / yu] you [ju:]
  • Я, я [йа / ya] yard [jɑːd]

En komenco de vortoj en senakcenta pozicio literoj е kaj я signifas sonon, similan al kombinaĵo de й kaj и [йиэ].

Post divida malmola (ъ) kaj devida mola (ь) signoj literoj е, ё, ю, я signifas du sonojn. Dividan molan signon oni skribas meze de vortoj kaj neniam post prefiksoj. Tiun literon oni povas skribi ankaŭ antaŭ и, okaze de tio oni prononcas ĝin kiel [йи][yi]:

  • Е, е [йэ] пьеса (= teatraĵo)
  • Ё, ё [йо] пьёт (= trinkas)
  • И [йи] воробьи (= paseroj) соловьи (= najtingaloj)
  • Ю, ю [йу] вьюга (= neĝoŝtormo)
  • Я, я [йа] семья (= familio)

Dividan ъ oni skribas en vortoj nur post prefiksoj, kiuj finiĝas per konsonanto antaŭ radiko, kiu komenciĝas per е, ё, ю, я. Tio rilatas ankaŭ al kompleksaj vortoj kun la unua parto двух-, трёх-, четырёх-, сверх-, меж-:

  • Е, е [йэ] подъезд (= porĉo)
  • Ё, ё [йо] подъём (= suprenigo)
  • Ю, ю [йу] предъюбилейный (= antaŭjubilea)
  • Я, я [йа] трёхъярусный (= trietaĝa)

En vortoj litero ё ĉiam estas akcenta.

Litero Ж - [ж] / [zh], [g], [j], [ʒ] signifas sonon, similan al la sono, aŭdebla en la fino de la angla vorto garage ['gærɑ:ʒ].

Post la literoj ж, ш, ц oni ĉiam skribas literon и, sed prononcas malmole:

широкий [шырокий] (= vasta) , шишка [шышка] (= konuso) , машина [машына] (= maŝino)

Rusa sono [и] similas al la angla sono [i:] en la vorto cheese [tʃiːz]. Por pronoci la sonon [и] necesas direkti la langon antaŭen kaj tuŝi la malsuprajn dentojn per langopinto. Dum la prononcado [и] prefere iom ridetu - kaj ĉio ĝustos. Konsonanto antaŭ и estas prononcata mole.

Litero Й, й signifas sonon, similan al la sono en komenco de la angla vorto York [jɔːk]yoghurt [ˈjoʊɡr̩t]. Tiu litero en rusaj vortoj situas ĉiam meze de la vorto post vokalo aŭ fine de la vorto ( мой (= mia) , май (= majo) , майка (= t-ĉemizo) , en pruntovortoj ĝi plejofte situas aŭ komence, aŭ meze de la vorto ( йод (= jodo) , йогурт (= jogurto) , майор (= majoro) ).

Vorto вот (= jen) en rusaj propozicioj kutime situas komence de propozicio kaj sognifas "ĉi tie troviĝas, ĉi tie vi vidas". La vorto вот (= jen) ĉiam estas prononcata kun вот.

Pronomo он (= li) kaj konjunkcio но (= sed) ĉiam estas prononcataj kun [о], eĉ se ili ne estas akcentitaj en propozicio.

Litero ы signifas sonon [ы]. Ĝi neniam estas skribita en komenco de vorto.

Dum prononcado de tiu sono tutan langon necesas movi malantaŭen kaj streĉi la malantaŭan parton de la lango. Langopinto jam ne tuŝas malsuprajn dentojn, kiel dum prononcado de la sono [и], sed estas movita malantaŭen. Buŝo estas pli fermita ol kiam oni prononcas la sonon [и], kaj dum la prononcado de [ы] oni ne ridetas. La plej facila ekzerco por lerni korekte prononci rusan sonon [ы] estas krajono, premita per dentoj laŭlarĝe. Premu la krajonon per dentoj kaj provu prononci [и]. Kaj nun penu prononci la saman sonon ne tuŝante la krajonon per la lango. Rezultas [ы]. Memorfiksu kaj ripetu sen la krajono. Antaŭ la vokalo ы konsonanto ĉiam estas prononcata malmole.

Litero ц - [ц] / [ts] / [tz] signifas sonon, kiu estas aŭdebla en komenco de angla vorto tsunami [tsu:'na:mi].

Post la literoj ц, ж, ш oni ĉiam skribas literon и, krom kelkaj vortoj, en kiuj post la litero ц oni skribas ы:

цыган (= cigano) , на цыпочках (= piedpinte) , цыплёнок (= kokido) , цыкнуть (= fari "ŝŝ!"-sonon) , цыц (= ĉit)

Litero ч signifas sonon [tʃ], similan al la sono en komenco de la angla vorto cheese [tʃi:z] aŭ nomo Charley [tʃa:li].

Litero ч ĉiam signifas molan sonon. Tradicie post ч oni ĉiam skribas а kaj у, sed ne я kaj ю (krom kelkaj vortoj).

Kombinaĵo ч kaj konsonantoj signifas diversajn sonojn:

  • kombinaĵoj чт oni prononcas kiel [шт]: что (= kio) , чтобы (= por ke) , что-то (= io)
  • kombinaĵoj чн oni prononcas kiel [шн]: конечно (= certe) , скучно (= enue) , яичница (= ovaĵo) , горчичник (= sinapa kataplasmo)
  • kombinaĵoj зч oni prononcas kiel [ш’:]: возчик (= veturigisto) , разносчик (= disportisto) , заказчик (= mendinto)
  • kombinaĵoj сч oni prononcas kiel [ш’:]: счастье (= feliĉo) , песчаный (= sabla) , рассчитать (= elkalkuli) , расчёска (= kombilo)
  • kombinaĵoj жч oni prononcas kiel [ш’:]: мужчина (= viro) , перебежчик (= transfuĝinto)
  • kombinaĵoj тч oni prononcas kiel [ч’:]: лётчик (= piloto) , наводчик (= direktisto) , отчество (= patronomo) , матч (= matĉo) , ветчина (= ŝinko)
  • kombinaĵoj дч oni prononcas kiel [ч’:]: находчивый (= inĝenia) , подчеркнуть (= substreki)

La sonon, kiu estas skribata per la litero щ, oni prononcas kiel longa mola ш [ш’:] / [ʃ’:] / [shсh].

Litero щ, same kiel la litero ч, ĉiam signifas molan sonon.Tradicie post ili oni ĉiam skribas а kaj у, sed ne я kaj ю (krom kelkaj vortoj).

Literon э plejofte oni skribas komence de pruntovortoj kaj kelkaj rusaj vortoj: это (= tio (neŭtra genro)) , эта (= tio (ina genro)) , этот (= genro (vira genro)) , Эмма (= Emma) .

Montraj pronomoj - это (= tio (neŭtra genro)) , эта (= tio (ina genro)) , этот (= genro (vira genro)) , та (= iaj) , тот (= tia) , то (= iu) k.s. - funkcias por indiki iun difinitan objekton, karakterizaĵon, kvanton, ktp inter aliaj objektoj, karakterizaĵoj, ktp. Montrante la objekton oni diras «Это …» . Tiuj pronomoj kapablas ankaŭ doni pliajn informojn pri difinita objekto, ekzemple, genro aŭ kvanto эта – ina genro, этот – vira genro, это – neŭtra genro, эти – pluralo, ktp.

En la rusa lingvo troviĝas vortoj, kiuj estas same skribataj kaj prononcataj, sed havas diversajn sencojn. Tiuj vortoj nomiĝas homonimoj:

  • Том (имя) (= Tom (nomo)) том (книга) (= volumo (libro))
  • коса (инструмент) (= falĉilo (ilo)) коса (причёска) (= harligo (hararanĝo))
  • лук (оружие) (= pafarko (pafilo)) лук (растение) (= cepo (kreskaĵo))
  • Боб (имя) (= Bob (nomo)) боб (растение) (= fabo (kreskaĵo))
  • труба (музыкальный инструмент) (= buglo (muzikilo)) труба (печная) (= tubo (forna))
  • Роза (имя) (= Roza (nomo)) роза (растение) (= rozo (kreskaĵo))
  • Панама (государство) (= Panamo (ŝtato)) панама (головной убор) (= panama ĉapelo)
  • Вера (имя) (= Vera (nomo)) вера (от слова верить) (= kredo (de la vorto kredi))

En la rusa lingvo troviĝas ankaŭ homoformoj - vortoj, kiu same sonas nur en kelkaj gramatikaj formoj kaj plejofte apartenas al diversaj vortospecoj:

пила́ (инструмент) (= segilo (ilo)) - пила́ (от слова пить) (= trinkis (de la vorto trinki))

Intonaciaj konstruoj

En la rusa lingvo oni distingas kvin ĉefaj tipoj de intonaciaj konstruoj (IK): IK-1, IK-2, IK-3, IK-4, IK-5.

En ĉiuj tipoj de IK eblas distingi tri partojn: akcentan, antaŭakcentan kaj postakcentan.

Akcenta parto egalas unu silabon kaj estas centro de IK, ĉar ĉi tie okazas grava ŝanĝo de tono. Antaŭakcenta kaj postakcenta partoj diversas laŭ la grandeco kaj ili povas ne esti.

IK-1 estas tipa por indikativaj frazoj ĉe neŭtra informado. IK-1 estas karakterizata per malsuprenigo de tono en akcenta parto, kiu povas esti akra aŭ neakra. Por prononci antaŭakcentan parton oni uzas ordinaran mezan tonon de parolanto. Tono de postakcenta parto estas pli malsupra ol la meza kaj malsupreniĝas plu ĉe lastaj silaboj. Centro de IK-1 ĉiam estas vorto, kiu espimas nekonatan por kunparolanto parton de la diro.

Ekzemple, propozicion Таня пишет письмо. (= Tanja skribas la leteron.) oni povas legi diverse:

  •   Таня пишет письмо. – ĉi tie centro de IK estas silabo Та(ня). …ня пишет письмо estas postakcenta parto
  • Таня пишет письмо. – ĉi tie centro de IK estas silabo пи(шет). Таня estas antaŭakcenta parto, пи… — akcenta parto, …шет письмо — postakcenta parto
  • Таня пишет письмо. – ĉi tie centro de IK estas vorto (пись)мо. Таня пишет пись… estas antaŭakcenta parto, …мо — akcenta parto.

IK-2 estas tipa por demandaj propozicioj, kiuj enhavas demandovoron ( кто (= kiu) , что (= kio) , где (= kie) , куда (= kien) , откуда (= de kie) , почему (= kial) , зачем (= kiucele) , ktp). Centro de IK-2 kutime estas demandovorto aŭ vorto, kiu spicifas tion, pri kio oni demandas. Por prononci antaŭakcentan parton oni uzas mezan tonon aŭ iomete suprenigas voĉon. Por prononci akcentan parton kutime oni iomete suprenigas voĉon kaj iomete plifortigas vortan akcenton. Dum postakcenta parto tono iĝas pli malsupra ol la meza, kiel en IK-1.

Ekzemple, propozicion Кому ты пишешь? (= Al kiu vi skribas?) oni povas legi tiel:

  •   Кому ты пишешь? – ĉi tie centro de IK estas silabo му. ко… estas antaŭakcenta parto, ты пишешь — postakcenta parto.
  •   Кому ты пишешь? – ĉi tie centro de IK estas vorto ты, antaŭakcenta parto estas кому kaj postakcenta parto - пишешь.
  •   Кому ты пишешь? – ĉi tie centro de IK estas silabo пи…, antaŭakcenta parto estas кому ты kaj postakcenta parto - …шешь.

IK-3 estas tipa por demandaj propozicioj, kiuj ne enhavas demandovoron. Akcenta parto komenciĝas per pli supra tono kompare kun la antaŭakcenta kaj supreniĝas enkadre de silabo. Dum postakcenta parto tono iĝas pli malsupra ol la meza, suprenigo de tono ĉi tie ne estas permesata. En demandaj propozicioj sen demandovorto centro de IK ĉiam spicifas tion, pri kio oni demandas.

Ekzemple, propozicion Таня пишет письмо? (= Ĉu Tanja skribas leteron?) oni povas legi tiel:

  •   Таня пишет письмо? – ĉi tie centro de IK estas silabo та…, postakcenta parto - …ня пишет письмо
  •   Таня пишет письмо? – ĉi tie centro de IK estas silabo пи…. Antaŭakcenta parto estas Таня kaj postakcenta - письмо.
  •   Таня пишет письмо? – ĉi tie centro de IK estas silabo …мо, antaŭakcenta parto - Таня пишет пись…

IK-4 estas tipa por neplena demanda propozicio, kiu enhavas komparan konjunkcion а ( А вы? (= Kaj vi?) , А Светлана? (= Kaj Svetlana?) , А дети? (= Kaj infanoj?) ). Antaŭakcentan parton de IK oni prononcas meztone, iufoje iom malsuprenigante la tonon, precipe antaŭ la akcenta parto (centro de IK). Se akcenta parto situas en la fino, komenco de la tono estas pli malsupra ol la meza, kaj enkadre de silabo la tono egalrapide supreniĝas. Se IK-4 enhavas postakcentan parton, dum akcenta parto la tono malsupreniĝas, kaj dum la postakcenta egalrapide supreniĝas. Akcenta kaj fina senakcenta vokaloj povas esti etendataj.

Ekzemple:

  •   А вы? (= Kaj vi?) – legas: А вы(ыыы)?
  •   А эти? (= Kaj tiuj?) – legas: А э(эээ)ти?
  •   А дети? (= Kaj infanoj?) – legas: А де(еее)ти?

Ekzemple:

  •   А Светлана? (= Kaj Svetlana?) – — akcenta parto - …ла…, antaŭakcenta parto А Свет…, postakcenta parto - …на.
  •   А остальные? (= Kaj la aliaj?) – — akcenta parto - …ны…, antaŭakcenta parto А остальт…, postakcenta parto - …е.
  •   А вы? (= Kaj vi?) – — akcenta parto - вы, antaŭakcenta parto А, postakcenta parto malestas.

IK-5 estas tipa por taksaj propozicioj, kiuj enhavas pronomaj vortoj. Antaŭakcenta parto de IK-5 estas prononcata meztone. Tiu parto ofte estas mallonga, ĉar intonacia centro kutime estas pronoma vorto. Ĉe akcenta parto tono iĝas pli supra ol la meza, kiel en IK-2, la ĉefa kutime estas pli longa. Pli supra ol la meza tono daŭras dum postakcenta parto. Ĉe la lasta vorto tono iĝas pli malsupra ol la meza. Rapideco de parolado de IK-5 povas esti malrapidigita.

Ekzemple:

  •   Какой чудесный вид! (= Kia bela pejzaĝo!) – akcenta parto - …дес…, antaŭakcenta parto Какой чу…, postakcenta parto - …ный вид.
  •   Сколько здесь цветов! (= Kiom da floroj estas ĉi tie!) – akcenta parto - …тов, antaŭakcenta parto Сколько здесь цве….
  •   Какие прекрасные розы!! (= Kiaj belaj rozoj!) – akcenta parto - …кие, antaŭakcenta parto Ка…, postakcenta parto - прекрасные розы.
Reen al la supro