Al la enhavo

Prepozicioj

Prepozicio estas helpa vortospeco, kiu esprimas rilaton de substantivo, numeralo kaj pronomo al aliaj vortoj en vortkombino kaj en frazo.

Ĉiu prepozicio nepre estas uzata kune kun iu certa nerekta kazo:

  • Кни́га лежи́т на столе́. (= Libro kuŝas sur tablo.)
  • Кот лежи́т под столо́м. (= Kato kuŝas sub tablo.)
  • У стола́ стои́т стул. (= Ĉe la tablo staras seĝo.)

Prepozicioj ne ŝanĝiĝas kaj ne estas frazelementoj.

Prepozicioj esprimas diversajn rilatojn:

spacajn:
рабо́тает на заво́де (= laboras en uzino) , живё́т в дере́вне (= loĝas en vilaĝo) , верну́лся с рабо́ты (= revenis de laborejo)
tempajn:
за́морозки под у́тро (= frosteto frumatene) , отдыха́ли на кани́кулах (= ripozis dum ferioj) , гимна́стика перед уро́ками (= gimnastiko antaŭ lecionoj) , занима́ется с утра́ до ве́чера (= lernas de mateno ĝis vespero)
objektajn:
писа́ть о фи́льме (= skribi pri filmo) , говори́ть о стро́йке (= paroli pri konstruejo)
manierajn:
говори́ть с воодушевле́нием (= paroli entuziasme)
kialajn:
оши́бка по невнима́тельности (= eraro pro atentomanko) , пропусти́л заня́тия из-за боле́зни (= forestis dum lecionoj pro malsano) , побледне́л от стра́ха (= paliĝis pro timo)
celajn:
писа́ть для удово́льствия (= skribi por ĝuo)

Prepozicioj povas esti uzataj kun kelkaj kazoj:

Prepozicioj
Kun unu kazo: Kun du kazoj: Kun tri kazoj:
Родительный
Genitivo
без (= sen) , близ (= apud) , ввиду́ (= pro) , во́зле (= apud) , в отноше́нии (= rilate al) , вокру́г (= ĉirkaŭ) , впереди́ (= antaŭ) , в продолже́ние (= en la daŭro de) , всле́дствие (= sekve de) , в тече́ние (= dum) , для (= por) , из (= el) , и́з-за (= pro) , и́з-под (= el sub) , кро́ме (= krom) , о́коло (= apud) , от (= de) , по́дле (= apud) , по ме́ре (= laŭmezure) , по́сле (= post) , пре́жде (= antaŭ) , про́тив (= kontraŭ) , у (= ĉe) ме́жду (= inter) с (= kun)
Дательный
Dativo
благодаря́ (= danke al) , вопреки́ (= kontraŭ) , к (= al) , согла́сно (= laŭ) , соотве́тственно (= konforme al) по (= laŭ)
Винительный
Akuzativo
несмотря́ на (= malgraŭ) , про (= pri) , с (= kun) , сквозь (= tra) , че́рез (чрез) (= trans) в (во) (= en) , за (= malantaŭ) , на (= sur) , о, об (обо) (= pri) , под (= sub) по (= laŭ) , с (= kun)
Творительный
Instumentalo
в соотве́тствии с (= konforme al) , над (на́до) (= super) , пе́ред (пред, пре́до) (= antaŭ) , согла́сно с (= laŭ) , в связи́ с (= ligite kun) ме́жду (= inter) , за (= malantaŭ) , под (= sub) с (= kun)
Предложный
Prepozicia kazo
при (= ĉe) в (= en) , на (= sur) , о (об, обо) (= pri) по (= laŭ)

Prepozicioj nederivitaj kaj derivitaj

Prepozicioj dividiĝas en nederivitajn kaj derivitajn.

Nederiveblaj prepozicioj:

без (= sen) , в (= en) , до (= ĝis) , для (= por) , за (= malantaŭ) , из (= el) , к (= al) , на (= sur) , над (= super) , о (= pri) , об (= pri) , от (= de) , по (= laŭ) , под (= sub) , пред (= antaŭ) , при (= ĉe) , про (= pri) , с (= kun) , у (= ĉe) , че́рез (= trans)

Derivitaj prepozicioj estas derivitaj de memstaraj vortospecoj pere de perdo de iliaj signifoj kaj morfologiaj indikoj. Ili derivis el:

substantivoj:
ввиду́ (= pro) , всле́дствие (= sekve de) , насчёт (= pri) , при по́мощи (= pere de) , в слу́чае (= en kazo de) , при усло́вии (= kondiĉe)
gerundioj:
погодя́ (= baldaŭ) , спустя́ (= post) , благодаря́ (= danke al) , начина́я с (= komence de) , несмотря́ на (= malgraŭ) , не счита́я (= ne kalkulante)
adverboj:
о́коло (= apud) , по́сле (= post) , во́зле (= apud) , ми́мо (= preter) , внутри́ (= ene) , вдоль по (= laŭ) , вдали́ от (= for de)

Prepozicioj laŭ strukturo dividiĝas en simplajn ( в (= en) , насчёт (= pri) , для (= por) , вокру́г (= ĉirkaŭ) ) kaj kunmetitajn ( в связи́ с (= ligite kun) , несмотря́ на (= malgraŭ) , в тече́ние (= dum) ).

Konjunkcioj kaj konjunkciaj vortoj

Konjunkcio estas helpa vortospeco, kiu ligas similajn frazelementoj en konsisto de simpla frazo kaj propoziciojn en konsisto de kompleksa frazo:

Laŭ strukturo konjunkcioj dividiĝas en simplajn (unuvortajn) kaj kunmetitajn (neunuvortajn):

simplaj:
а (= kaj) , и (= kaj) , что́бы (= por ke) , е́сли (= se)
kunmetitaj:
потому́ что (= ĉar) , как бу́дто (= kvazaŭ) , то есть (= tio estas)

Laŭ signifo konjunkcioj dividiĝas en kunordigajn kaj subordigajn.

Kunordigaj konjunkcioj estas konjunkcioj, kiuj helpas ligi similajn frazelementojn kaj egalrajtajn laŭ senco propoziciojn en kompleksaj frazoj:

  • Быва́ло, с са́мого ра́ннего утра́ убега́ю и́ли на пру́д, и́ли в ро́щу, и́ли на сеноко́с.
    Fojfoje, ekde frumateno mi forkuras aŭ al lageto, aŭ al bosko, aŭ al falĉejo.
  • Наступи́ла ночь, и пошёл снег.
    Noktiĝis kaj ekneĝis.

Laŭ signifo kunordigaj konjunkcioj dividiĝas en tri grupojn:

kungaj
и (= kaj) , да в значе́нии и (= kaj) , ни…ни (= nek... nek...) , то́же (= ankaŭ) , та́кже (= ankaŭ) , не то́лько…но и (= ne nur... sed ankaŭ) , как…так и (= kiel...tiel ankaŭ)
kontraŭigaj
а (= sed) , но (= sed) , да в значе́нии но (= sed) , одна́ко (= tamen) , одна́ко же (= tamen) , зато́ (= tamen)
dividajn:
и́ли (= aŭ) , ли́бо (= aŭ) , то…то (= jen... jen) , не то…не то (= ĉu... ĉu...) , то ли… то ли (= ĉu... ĉu...)

Kunigaj konjunkcioj estas uzataj por esprimi samtempe aŭ sinsekve okazantajn evetojn, fenomenoj de realo:

  • На не́бе облака́ летя́т и та́ют, и на земле́ творя́тся чудеса́. (Лукьянов)
    En ĉielo nuboj flugas kaj fandiĝas, kaj sur tero okazas mirindaĵoj. (Lukjanov)
  • Но ве́тер пронёсся и ту́чи унёс, и на́ небе ста́ло чи́сто. (Васильев)
    Sed vento traflugis kaj nubojn forprenis, kaj ĉielo puriĝis. (Vasiljev)

Kontraŭigaj konjunkcioj esprimas rilaton de kontraŭstarigo aŭ divido:

  • Спеть бы пе́сню гру́стную, но не́когда грусти́ть. (Жаров)
    Mi kantus malgajan kanton, sed mankas tempo malgaji. (Ĵarov)
  • Наде́жда – мой ко́мпас земно́й, а уда́ча – награ́да за сме́лость. (Добронравов)
    Espero estas mia kompaso tera, kaj bonŝanco estas premio pro kuraĝo. (Dobronravov)

Dividaj konjunkcioj esprimas alternadon, elekton, proponon, nedistingon:

  • За реко́й гармо́нь игра́ет, то зальётся, то замрёт. (Исаковский)
    Trans rivero harmoniko sonas, jen ekkantas, jen eksilentas. (Isakovskij)
  • Бу́дет со́лнце и́ли бу́ря – мы с тобо́ю навсегда́. (Ошанин)
    Ĉu estos suno aŭ ŝtormo - ni kun vi estas kune por ĉiam. (Oŝanin)

Komon oni uzas inter similaj frazelementoj, ligitaj per ripetitaj kunigaj aŭ dividaj konjunkcioj ( и...и (= kaj) , ни…ни (= nek... nek...) , то…то (= jen... jen) , то ли…то ли (= ĉu... ĉu...) , не то…не то (= ĉu... ĉu...) , или…или (= aŭ... aŭ) , либо…либо (= aŭ) ):

  • То ли жизнь стано́вится напе́вней, то ли в ка́ждом до́ме солове́й. (Светлов)
    Ĉu vivo iĝas pli melodia, ĉu estas najtingalo en ĉiu domo. (Svetlov)
  • И бе́рег, и мо́ре молча́ли.
    Kaj bordo, kaj maro silentis.

Komo ne estas uzata inter similaj frazelementoj, ligitaj per unuopa kuniga aŭ divida konjunkcio ( и (= kaj) , да в значении и (= kaj) , или (= aŭ) , либо (= aŭ) ).

  • Ло́дка качну́лась, подняла́сь и исче́зла.
    Boato ekbalanciĝis, leviĝis kaj malaperis.

Partoj de iuj kunmetitaj konjunkcioj ( как …так и (= kiel...tiel ankaŭ) , не только…но и (= ne nur... sed ankaŭ) , не то…не то (= ĉu... ĉu...) k.a.) staras ĉe diversaj similaj frazelementoj aŭ en diversaj partoj de kompleksa frazo. Komo estas uzata antaŭ la dua parto de tiuj konjunkcioj:

  • Среди́ садо́вых цвето́в есть как наря́дные, так и скро́мные ви́ды.
    Inter ĝardenaj floroj estas kiel belaspektaj, tiel ankaŭ modestaj specoj.
  • Не то дым шёл от костра́, не то тума́н поднима́лся над боло́том.
    Ĉu fumo leviĝis de lignofajro, ĉu nebulo leviĝis super marĉo.

Subordigaj konjunkcioj estas konjunkcioj, kiuj ligas propozicioj en kompleks-subordigita frazo. En tiu frazo de unu propozicio al la alia oni povas meti demandon.

  • Кни́жки гу́сто изма́заны карандаша́ми, (почему?) потому́ что Серёжа лю́бит раскра́шивать карти́нки.
    Libroj estis dense malpurigitaj per krajonoj, (kial?) ĉar Serjoĵa ŝatas kolorigi bildojn.

Laŭ signifo subordigaj povas esti:

klarigaj:
что́бы (= ke) , что (= ke) , как (= kiel) , бу́дто (= kvazaŭ) , как бу́дто (= kvazaŭ) , ли (союз-частица) (= ĉu(konjunkcio-partikulo))
tempajn:
когда́ (= kiam) , пока́ (= dum) , как то́лько (= apenaŭ) , пре́жде чем (= antaŭ) , едва́ (= apenaŭ) , пе́ред тем как (= antaŭ)
kialajn:
потому́ что (= ĉar) , и́бо (= ĉar) , так как (= ĉar) , оттого́ что (= tial) , всле́дствие (= sekve de) , в связи́ с тем что (= lige kun)
kondiĉajn:
е́сли (= se) , е́сли бы (= se) , раз (= se) , ли (= ĉu)
celaj:
что́бы (= por) , для того́ что́бы (= por ke) , с тем что́бы (= por ke)
cedaj:
хотя́ (= kvankam) , несмотря́ на то что (= malgraŭ ke) , пуска́й (= estu tiel)
komparaj:
как (= kiel) , сло́вно (= kvazaŭ) , бу́дто (= kvazaŭ) , как бу́дто (= kvazaŭ) , то́чно (= kvazaŭ) , подо́бно тому́ как (= simile al)
konsekvencaj:
так что (= tial)

Partikulo

Partikulo estas helpa vortospeco, kiu aldonas al frazo diversajn senconuancojn aŭ helpas derivi formojn de vortoj.

Partikuloj ne ŝanĝiĝas kaj ne estas frazelementoj.

Laŭ signifo kaj rolo en frazo partikuloj dividiĝas en tri grupojn:

  • formigantaj (helpas formi kondicionalon kaj imperativon): б (= subjunktivа partikulo) , бы (= subjunktivа partikulo) , да (= kaj) , дава́й (дава́йте) (= ek) , пусть (пуска́й) (= estu tiel)
  • negativaj: не (= ne) , ни (= ne)
  • modalaj (aldonas al frazo diversajn senconuancojn kaj esprimas sentojn kaj rilaton de parolanto):
    1. demandaj partikuloj: ли (= ĉu) , неуже́ли (= ĉu vere) , ра́зве (= ĉu)
    2. montraj partikuloj: вот (= jen) , вон (= jen)
    3. klarigaj partikuloj: и́менно (= ĝuste) , как раз (= ĝuste) , пря́мо (= ĝuste) , точь-в-точь (= ĝuste)
    4. apartigaj kaj limigaj partikuloj: то́лько (= nur) , лишь (= nur) , исключи́тельно (= ekskluzive) , почти́ что (= preskaŭ) , еди́нственно (= ekskluzive)
    5. ekkriaj partikuloj: что за (= kia) , как (= kiel)
    6. plifortigaj partikuloj: да́же (= eĉ) , ни (= ne) , же (= ja) , ведь (= do) , уж (= ja) , всё-таки (= tamen) , всё (= ĉiam)
    7. plimoligo de postulo: -ка (подай-ка, налей-ка) (= bonvolu doni, bonvolu enverŝi) , -то (молоко-то сбежало) (= do (lakto do superfluas)) , (= tiucele oni uzas ankaŭ partikulon :)
    8. dubo: вряд ли (= dubinde) , едва́ ли (= apenaŭ)
    9. volitivaj partikuloj: пусть (= estu tiel) , пуска́й (= estu tiel) , дава́й (дава́йте) (= mi proponas)

Interjekcio

Interjekcio estas speciala vortospeco, kiu esprimas, sed ne nomas diversajn sentojn kaj instigojn:

ах (= aĥ) , ой (= oj) , ба (= kia surprizo) , да (= ja) , фу (= fi) , тьфу (= pu) , эй (= ej) , эх (= ho) ...

Al interjekcioj apartenas ankaŭ onomatopeoj kaj alvokaj vortoj:

цып-цып-цып (= vortoj por alvoki kokinojn) , мур-мур-мур (= sono de ronronado) , дзинь-дзинь-дзинь (= ging-ging-ging)

Interjekcioj apartenas nek al memstaraj, nek al helpaj vortospecoj.

Interjekcioj ne ŝanĝiĝas kaj ili ne estas frazelementoj, sed foje oni uzas ilin en signifo de aliaj vortospecoj:

  • Ай да мёд! (в значении: Вот э́то мёд!) (= Jen kaj mielo! (en signifo: Вот э́то мёд! (= Jen kia mielo!) ))
  • Ах, каки́е удиви́тельные но́чи! (Окуджава) (= Aĥ. kiaj mirindaj noktoj! (Okudĵava))

Interjekcioj povas esti nederivitaj (а, э, у, ах, ой, эх, ну, фу k.a.) kaj derivitaj, kiuj derivis de memstaraj vortospecoj ( Извини́те! (= Pardonu!) , Ба́тюшки! (= Dio mia!) , У́жас! (= Teruro!) k.a.)

Post la interjekcio kutime staras komo.

Reen al la supro