Al la enhavo

Sintakso

Sintakso estas parto de lingvoscienco kiu studas vortkombinojn kaj frazojn.

De vortoj kaj vortkombinoj fariĝas frazoj.

Frazo estas unu de bazaj unitoj de la lingvo kaj la baza unito de sintakso. Helpe de frazo ni esprimas niajn pensojn kaj sentojn, alparolas unu la alian por demandi, konsili, peti, ordoni.

Frazo estas vorto aŭ kelkaj vortoj, kiuj enhavas sciigon, demandon aŭ instigon (ordono, konsilo, peto). Frazo estas karakterizata per intonacio kaj prezentas apartan eldiraĵon.

Frazo havas gramatikan bazon, kiu konsistas el ĉefaj frazelementoj (subjekto kaj predikato) aŭ unu el ili:

  • Началась весна. (= Komenciĝis printempo.)
  • Зеленеет трава. (= Herbo verdas.)
  • Сумерки. (= Krepusko.)
  • Вечереет. (= Vesperiĝas.)

Frazoj povas esti simplaj kaj kompleksaj. Kompleksa frazo konsistas el du aŭ kelkaj propozocioj. Kompleksa frazo, samkiel la simpla, prezentas tutaĵon. Propozicioj, kiuj konsistigas la kompleksan frazon, estas ligitaj unu al la alia per senco, intonacio kaj leksikaj iloj.

Ĉefaj frazelementoj

Ĉefaj frazelementoj estas subjekto kaj predikato.

Subjekto estas ĉefa frazelemento, kiu estas ligita kun la predikato kaj respondas demandojn de nominativo кто? (= kiu?) что? (= kio?) :

  • Установилась хорошая (что?) погода. (= Venis bona (kio?) vetero.)
  • (Кто?) Дети вернулись из школы. (= (Kiu?) Infanoj revenis de lernejo.)

Predikato estas ĉefa frazelemento, kiu estas ligita kun la subjekto kaj respondas demandojn что делает предмет? (= Kion faras subjekto?) , что с ним происходит? (= Kio okazas kun ĝi?) , что он такое? (= Kio ĝi estas?) , кто он такой? (= Kiu ĝi estas?) k.a.

  • Листья на деревьях пожелтели. (что сделали?) (= Folioj sur arbo flaviĝis. (kion ili faris?))
  • Студенты занимаются в читальном зале. (что делают?) (= Studentoj lernas en legoĉambro. (kion ili faras?))
  • Москва – столица России. (что такое Москва? что есть Москва?) (= Moskvo estas ĉefurbo de Rusio. (kio estas Moskvo?))

Komplementoj

Frazelementoj, kiuj klarigas ĉefajn aŭ aliajn frazelementojn, estas nomataj komplementoj.

Objekta komplemento estas komplemento, kiu respondas demandojn de nerektaj kazoj kaj reprezentas objekton.

Epiteto estas komplemento, kiu respondas demandojn какой? (= kia?) , чей? (= kies?)

Cirkonstanca komplemento (adjekto) estas komplemento, kiu reprezentas trajton de ago aŭ de alia trajto. Ĝi klarigas predikaton aŭ aliajn frazelementojn. Cirkonstanca komplemento respondas demandojn как? (= kiel?) , каким образом? (= kiamaniere?) , где? (= kie?) , куда? (= kien?) , откуда? (= de kie?) , зачем? (= por kio?) , при каком условии? (= sub kiu kondiĉo?) , почему? (= kial?) , отчего? (= pro kio?) , как долго? (= kiom longe?) k.a.

Specoj de komplementoj Demandoj, kiujn respondas komplementoj Ekzemploj
Objekta komplemento demandoj de nerektaj kazoj
  • Учитель дал (кому?) мне задание.
    Instruisto donis (al kiu?) al mi taskon.
Epiteto какой? (= kia?) , чей? (= kies?)
  • На его лице была (какая?) весёлая улыбка.
    Sur lia vizaĝo estis (kia?) gaja rideto.
Cirkonstanca komplemento как? (= kiel?) , каким образом? (= kiamaniere?) , где? (= kie?) , куда? (= kien?) , откуда? (= de kie?) , зачем? (= por kio?) , при каком условии? (= sub kiu kondiĉo?) , почему? (= kial?) , отчего? (= pro kio?) , как долго? (= kiom longe?)
  • (когда?) Сегодня русский язык изучает много людей.
    (Kiam?) Hodiaŭ la rusan lingvon lernas multe da homoj.

Simpla frazo

Simpla frazo estas tiu frazo, kiu enhavas unu gramatikan bazon. Ĝi povas konsisti el:

  • du ĉefaj frazelementoj - subjekto kaj predikato:
    Кругом лежит снег. (= Ĉirkaŭe kuŝas nego.)
  • aŭ el unu - subjekto:
    Зима. Кругом много снега. (= Vintro. Ĉirkaŭe estas multe da neĝo.)
  • aŭ nur el predikato:
    Вечереет. Небо на западе порозовело. (= Vesperiĝas. La ĉielo en okcidento roziĝis.)

Al subjekto kaj predikato povas rilati dependaj vortoj - komplementoj.

Frazelementoj dividiĝas en ĉefajn kaj komplementajn.

Simpla frazo laŭ havo aŭ nehavo de komplementoj

Frazoj dividiĝas en simplajn kaj kompleksajn. Kiel simplaj, tiel ankaŭ kompleksaj frazoj povas esti komplementohavaj aŭ nekomplementohavaj, t.e. ili povas enhavi aŭ ne enhavi krom ĉefaj frazelementoj komplementojn (epitetojn, objektajn komplementojn, cirkonstancajn komplementojn k.t.p.):

  • Он пришёл очень быстро.
    Li venis tre rapide.
    (komplementohava)
  • Он пришёл.
    Li venis.
    (nekomplementohava)

Simpla frazo laŭ havo aŭ nehavo de necesaj frazelementoj

Laŭ havo aŭ nehavo de bezonataj frazelementoj simplaj frazoj dividiĝas en plenajn kaj neplenajn.

Plenaj simplaj frazoj estas frazoj, kiuj enhavas ĉiujn necesajn laŭ ilia strukturo frazelementojn:

  • Небо на востоке озарялось розовым светом.
    La ĉielo oriente estis prilumita de roza lumo.

Neplenaj simplaj frazoj estas frazoj, kiuj ne enhavas iun frazelementon - ĉefan aŭ komplementan, sed ĝi estas facile rekreata laŭ senco:

  • Коля пошёл в спортзал, а яв бассейн.
    Kolja iris al sportejo, kaj mi - al naĝejo.
(mankas la predikato "iris")

Specoj de simplaj frazoj laŭ celo de parolo

Laŭ celo de parolo - rakonto, demando, instigo - simplaj frazoj dividiĝas en indikativajn, demandajn kaj volitivajn.

En indikativaj frazoj oni rakontas pri iu evento, fakto:

  • Один берег реки был высокий и обрывистый.
    Unu bordo de rivero estis alta kaj kruta.
  • Другой берег реки был низкий и ровный.
    La alia bordo de rivero estis malalta kaj plata.

Demandaj frazoj esprimas demandon:

  • Кто сегодня опоздал?
    Kiu hodiaŭ malfruis?
  • Где будет проходить выставка?
    Kie estos la ekspozicio?
  • Вы знаете, где находится музей?
    Ĉu vi scias, kie sutias la muzeo?

En volitivaj frazoj oni reprezentas diversajn instigojn al agoj: ordono, peto, alvoko, konsilo, postulo, rekomendo k.t.p.

  • Посмотри вокруг.
    Rigardu ĉirkaŭen.
  • Пойдём в парк.
    Ni iru al la parko.
  • Ешь побыстрее!
    Manĝu pli rapide!

Specoj de simplaj frazoj laŭ emocia koloro

Simplaj frazoj povas aldone esprimi emociojn kaj sentojn de parolanto. Tiujn frazojn oni prononcas kun ekkria intonacio. Tiuj frazoj estas nomataj ekkriaj.

  • Какая кругом красота!
    Kia belo estas ĉirkaŭe!
  • Ребята, послушайте!
    Geknaboj, aŭskultu!

Frazoj, kiuj ne enhavas esprimon de sentoj, estas nomataj neekriaj. Ili havas aŭ indikativan, aŭ demandan intonacion.

Laŭ la celo de parolo ĉiu simpla frazo povas esti ekkria:

  • indikativa ekkria:
    • Как хорошо в лесу!
      Kiom bone estas en arbaro!
    • Как прекрасна весна!
      Kiom bela estas printempo!
  • demanda ekkria:
    • Неужели ты этого не знал?!
      Ĉu vi vere ne sciis tion?!
  • volitiva ekkria:
    • Пойдём на бассейн!
      Ni iru al naĝejo!

Indikativaj frazoj

Indikativaj frazoj dividiĝas en pozitivajn kaj negativajn depende de tio, ĉu oni jesas aŭ neas la ideon en ĝi.

  • Погода стояла тихая, тёплая, безветренная.
    La vetero estis kvieta, varma, senventa.
    pozitiva frazo
  • Ничего не было слышно из-за громкой музыки.
    Nenio estis aŭdebla pro laŭta muziko.
    negativa frazo

En la rusa lingvo negativeco estas esprimata per negativa partikulo не (= ne) kaj vorto нет (= ne) .

Se partikulo не (= ne) situas antaŭ la predikato, estas neata la tuta ideo de la frazo; se partikulo нет (= ne) situas antaŭ iu alia frazelemento, estas neata iu parto de la diro.

  • Я завтра не приду в университет.
    Mi morgaŭ ne venos al la universitato.
  • Нет, я не тебе меня судить.
    Ne, ne vi min juĝos.

Simpla frazo laŭ havo de ĉefaj frazelementoj

Laŭ havo de ĉefaj frazelementoj simplaj frazoj dividiĝas en duelementajn kaj unuelementajn.

Duelementa frazo estas simpla frazo, kiu enhavas subjekton kaj predikaton kiel necesaj komponantoj:

  • Они громко засмеялись.
    Ili laŭte ekridis.
  • Он был очень умён.
    Li estis tre saĝa.
  • Весело сияет месяц над селом.
    Gaje brilas lunarko super vilaĝo.

Unuelementa frazo estas simpla frazo, kiu enhavas nur unu ĉefan frazelementon (kun dependaj vortoj aŭ sen ili). Depende de tio ili povas esti subjektaj (estas nur subjekto) kaj verbaj (estas nur predikato). Unuelementaj frazoj povas esti:

  • Nedifinita-persona – ĉefa frazelemento povas esti esprimata per verbo en 3-a persono en pluralo en prezenco aŭ futuro aŭ per verbo en preterito en pluralo. Nedifinita-personaj frazoj estas uzataj, kiam la aganta persono estas nekonata:
    • Меня вызвали к директору.
      Mi estis vokita al direktoro.
    • За рекой косили.
      Trans rivero oni falĉis.
  • Ĝeneralita-persona - plejofte en proverboj, popoldiroj, priskriboj; la ĉefa frazelemento en tiuj frazoj estas esprimata per verbo en 2-a persono en singularo kaj pluralo en prezenco kaj futuro aŭ per verbo en imperativo:
    • Что посеешь, то и пожнёшь
      Kion vi semas, tion vi falĉos.
  • Senpersona - ne estas kaj ne povas esti aganta persono. Predikato kutime estas esprimata per senpersona verbo:
    • На улице стемнело.
      Surstrate malheliĝis.
  • Difinita-persona – en frazoj ĉefa frazelemento povas esti esprimata per verbo en 1-a aŭ 2-a persono en singularo aŭ pluralo en prezenco aŭ futuro aŭ per verbo en imperativo:
    • Стою и смотрю. (= Mi staras kaj rigardas.)
  • Infinitiva - la ĉefa frazelemento estas esprimata per infinitivo:
    • Вам уже exать. (= Por vi jam estas tempo forveturi.)
    • Спать! (= Dormu!)
  • Subjekta - la ĉefa frazelemento interrilatas kun subjekto de duelementa frazo kaj estas esprimata per substantivo en formo de nominativa kazo en singularo: Ночь. (= Nokto.) , Улица. (= Strato.) , Фонарь. (= Lanterno.) , Аптека. (= Apoteko.)

Kompleksa frazo

Kompleksa frazo konsistas el du aŭ pli propozicioj, ligitaj laŭ senco kaj/aŭ pere de konjunkcioj. Kompleksaj frazoj dividiĝas en:

  • Kompleks-kunordigitaj frazoj, en kiuj propozicioj estas egalrajtaj laŭ senco kaj estas ligitaj per kunordigaj konjunkcioj и (= kaj) , а (= kaj) , но (= sed) , да (= kaj) , или (= aŭ) , либо (= aŭ) , однако (= tamen) , зато (= tamen) kaj kompleksaj kunordigaj konjunkcioj ни... ни... (= nek... nek...) , то... то... (= jen... jen) , то ли..., то ли... (= ĉu... ĉu...) , не то..., не то... (= ĉu... ĉu...) k.a.

    • Дождь кончился, и взошло солнце.
      La pluvo ĉesis kaj la suno leviĝis.
    • То кто-то закричит, то кто-то запоёт.
      Jen iu ekkrias, jen iu ekkantas.
  • Kompleks-subordigitaj frazoj, en kiuj unu de propozicioj estas subordigita laŭ senco kaj estas ligita kun ĝi pere de subordigaj konjunkcioj kaj konjunkciaj vortoj: что (= ke) , чтобы (= ke) , где (= kie) , когда (= kiam) , куда (= kien) , почему (= kial) , если (ежели) (= se) , как (= kiel) , пока (= dum) , хотя (= kvankam) , поэтому (= tial) , какой (= kia) , который (= kiu) , чей (= kies) k.t.p., kaj kompleksaj subordigaj konjunkcioj благодаря тому что (= dank' al tio, ke) , ввиду того что (= pro tio, ke) , вследствие того что (= sekve de tio, ke) , вместо того чтобы (= anstataŭ ke) , несмотря на то что (= malgraŭ ke) , прежде чем (= antaŭ) , с тех пор как (= ekde) k.a. Subordiga konjunkcio kaj konjunkcia vorto ĉiam situas en subordigita propozicio:

    • Он знал, что до конце лекции осталось несколько минут.
      Li sciis, ke ĝis fino de la prelego restis kelkaj minutoj.
    • Маша не хотела, чтобы её ждали.
      Maŝa ne volis, ke oni atendu ŝin.
    • В окно я увидел, как маленькая синичка села на ветку.
      Tra la fenestro mi ekvidis, ke malgranda parueto sidiĝis sur branĉo.
  • Senkonjunkciaj frazoj, en kiuj propozicioj estas kunigitaj sen konjunkcioj aŭ konjunkciaj vortoj. Iloj por kunigi estas enhavo kaj intonacio.

    • Машина резко тронулась, мотор заворчал, все откинулись на сиденья.
      La aŭto subite ekveturis, la motoro ekgraŭlis, ĉiuj retrokliniĝis sur seĝojn.

Kompleks-kunordigitaj frazoj

Kompleksaj frazoj, en kiuj propozicioj estas egalrajtaj laŭ senco kaj estas ligitaj per kunordigaj konjunkcioj, estas nomataj kompleks-kunordigitaj frazoj.

En kompleks-kunordigitaj frazoj propozicioj estas ligitaj per kunordigaj konjunkcioj:

kunigaj:
и (= kaj) , да (= и) (= kaj) , ни… ни… (= nek... nek...) , тоже (= ankaŭ, ) , также (= ankaŭ, ) , не только… но и (= ne nur... sed ankaŭ) , как… так и (= kiel... tiel ankaŭ)
dividaj:
то… то (= jen... jen) , не то… не то… (= ĉu... ĉu...) , или (= aŭ) , или… или (= aŭ... aŭ) , либо (= aŭ)
kontraŭigaj:
а (= kaj) , но (= sed) , да (= но) (= sed) , однако (же) (= tamen) , зато (= tamen) , но зато (= sed tamen)

Frazoj kun subordigitaj prepozicioj

Kompleksaj frazoj, en kiuj unu de propozicioj estas subordigita laŭ senco kaj estas ligita kun la alia per subordiga konjunkcio aŭ konjunkcia vorto, estas nomataj kompleks-subordigitaj frazoj.

En kompleks-subordigita frazo unu propozicio estas ĉefa kaj la alia estas subpropozicio.

Subpropozicio estas ligita al la ĉefa per subordigaj konjunkcioj aŭ konjunkciaj vortoj (vidu supre).

Konjunkciaj vortoj estas rilativaj pronomoj (kia, kio, per kio, per kiu k.t.p.) kaj adverboj (kie, kien, de kie k.t.p.), kiuj estas uzataj kiel subordigaj konjunkcioj.

Specoj de propozicioj en konsisto de necesaj frazelementoj

Kompleks-subordigitaj frazoj laŭ senca signifo de subpropozicio dividiĝas en tri grupojn: epitetaj, klarigaj kaj adjektaj.

Epitetaj subpropozicioj rilatas al substantivo en ĉefpropozicio, karakterizante aŭ donante trajton al ĝi. Al epitetaj subpropozicioj de karakterizata vorto (substantivo en ĉefpropozicio) oni metas demandon какой? (= kia?)

  • Картина (какая), которую я увидел в дальней комнате, меня ошеломила своим великолепием.
    La bildo (kia?), kiun mi ekvidis en fora ĉambro, mirigis min per sia beleco.

Klarigaj subpropozicioj rilatas en ĉefpropozicio al vortoj, kiuj signifas parolon (diri, peti, respondi), penson (pensi, decidi, mediti) kaj sentojn (senti, ĝoji, estas gaja, bedaŭrinde) kaj klarigas (t.e. komplementas, eksplikas, malkaŝas) signifon de tiuj vortoj. De tiuj vortoj al klarigaj subpropozicioj oni metas kazajn demandojn:

  • Он явился с известием (о чём?), что лошади готовы.
    Li venis kun informo (pri kio?), ke ĉevaloj estas pretaj.

Adjektaj subpropozicioj rilatas al verboj aŭ adjektsignifaj vortoj en ĉefpropozicio kaj klarigas lokon, tempon, kialon, celon de ago k.a.

Lok-adjektaj subpropozicioj klarigas lokon de ago, pri kiu temas en ĉefpropozicio, kaj respondas demandojn где? (= kie?) , куда? (= kien?) , откуда? (= de kie?)

  • Деревья кругом (где?), куда ни глянешь, были все золотые и красные.
    La arboj ĉirkaŭe (kie?), kien ajn oni ekrigardu, ĉiuj estis oraj kaj ruĝaj.

Temp-adjektaj subpropozicioj klarigas tempon de ago, pri kiu temas en ĉefpropozicio, kaj respondas demandojn когда? (= kiam?) , с какого времени? (= ekde kiam?) , до какого времени? (= ĝis kiam?)

  • Когда уже все расселись, в огромном театре потухли сразу все лампочки. (когда потухли?)
    Kiam ĉiuj jam sidiĝis, en la grandega teatro estingiĝis tuj ĉiuj lampoj (kiam ili estingiĝis?)

Condiĉ-adjektaj subpropozicioj klarigas kondiĉon, sub kiu okazas aŭ povas okazi la ago, pri kiu temas en ĉefpropozicio, kaj respondas demandon при каком условии? (= sub kiu kondiĉo?)

  • Хорошо (при каком условии?), когда за окнами шумят деревья.
    Estas bone (sub kiu kondiĉo?), kiam malantaŭ fenestroj bruas arboj.

Kial-adjektaj subpropozicioj klarigas kialon de ago, pri kiu temas en ĉefpropozicio, kaj respondas demandon по какой причине? (= pro kio?)

  • Они вернулись (по какой причине?), потому что забыли дома ключ.
    Ili revenis (kial?), ĉar ili forgesis la ŝlosilon hejme.

Cel-adjektaj subpropozicioj klarigas celon de ago, pri kiu temas en ĉefpropozicio, kaj respondas demandon с какой целью? (= kiucele?) , для чего? (= Por kio?)

  • Она вернулась (с какой целью? для чего?), чтобы взять зонт.
    Ŝi revenis (kiucele? por kio?) por preni la ombrelon.

Sekv-adjektaj subpropozicioj klarigas rezulton de ago, pri kiu temas en ĉefpropozicio, kaj respondas demandon что из этого следует? (= kio sekvas el tio?)

  • Я вернулся в родной город (что из этого следует?), поэтому скоро снова смогу увидеть дорогие мне с детства лица.
    Mi revenis al mia naskiĝurbo (kio sekvas el tio?), tial mi baldaŭ denove povos vidi karajn ekde mia infaneco vizaĝojn.

Manier-adjektaj subpropozicioj klarigas manieron (karakteron) de ago, pri kiu temas en ĉefpropozicio, kaj respondas demandojn как? (= kiel?) , каким образом? (= kiamaniere?)

  • Человек этот вёл себя так (как?), как будто никого рядом не было.
    La homo kondutis tiel (kiel?), kvazaŭ neniu estis apude.

Mezur-adjektaj subpropozicioj klarigas mezuron kaj gradon de ago, pri kiu temas en ĉefpropozicio, kaj respondas demandojn в какой мере? (= kia grado?) , в какой степени? (= en kiu grado?) , до какой степени? (= ĝis kiu grado?) , сколько? (= kiom?) , насколько? (= Kiom?)

  • Она знала жизнь настолько плохо (насколько?), насколько это возможно в 20 лет.
    Ŝi konis vivon tiom malbone (kiom?), kiom tio eblas en la aĝo de dudek jaroj.

Kompar-adjektaj subpropozicioj klarigas agojn surbaze de komparo kun similan en io ajn objekto aŭ fenomeno kaj respondas demandojn как что? (= kiel kio?) , как кто? (= kiel kiu?) , чем что? (= ol kio?) , чем кто? (= ol kiu?) , подобно чему? (= simile al kio?) , подобно кому? (= simile al kiu?)

  • С острыми звуками (подобными чему?), будто кто-то бьёт мелкой дробью в барабан, дожди стучит по подоконнику.
    Per akraj sonoj (similaj al kio?), kvazaŭ iu per grajnaĵo batas tamburon, pluvo frapadas sur la fenestrobreto.

Ced-adjektaj subpropozicioj indikas agon, kiu estas kontraŭstarigita al la ago en ĉefpropozicio, kaj respondas demandon несмотря на что? (= malgraŭ kio?)

  • Было уже достаточно тепло (несмотря на что?), несмотря на то, что кругом лежал рыхлый, тяжёлый снег.
    Jam estis sufiĉe varme (malgraŭ kio?), malgraŭ tio, ke ĉirkaŭe kuŝis malkompakta peza neĝo.

Vortordo en vortkombino

Ĉe neŭtra vortordo en vortkombinoj:

  • adjektivo antaŭiras la substantivon ( интересная выставка (= interesa ekspozicio) );
  • dependa vorto sekvas la ĉefan ( в центре города (= en centro de urbo) , читает газету (= legas gazeton) );
  • adverboj kun -о, -е, antaŭiras la verbon ( хорошо танцует (= bone dancas) ), kaj adverboj kun prefikso по- kaj sufikso -ски sekvas la verbon ( пишет по-русски (= skribas ruse) );
  • subjekta grupo situas antaŭ la predikata grupo ( Брат читает. (= Frato legas.) );
  • Determinanto, kiu signifas loko aŭ tempo, povas esti en komenco de frazo, ĝin sekvas predikata grupo kaj poste subjekta grupo ( В городе есть театр. (= En urbo estas teatro.) );
  • dependa kaza formo sekvas la verbon ( пришёл в класс (= alvenis al klasĉambro) ).

Vortordo en propozicio

Ĉe neŭtra vortordo en frazo:

  • Prepozicio de subjekta grupo, postpozicio de predikata grupo:

    • Сестра пишет. (= Fratino skribas.)
    • Брат читает. (= Frato legas.)

  • Determinanto en komenco de frazo (prepozicio de predikata grupo, postpozicio de subjekta grupo):

    • Зимой начались каникулы.
      Vintre komenciĝis ferioj.
    • Весной распускаются деревья.
      Printempe sprosas arboj.

  • Dependeco de vortordo en frazo de aktuala elementigo:

    • Игорь вернулся поздно вечером. (Когда вернулся Игорь?)
      Igor revenis malfruvespere. (Kiam revenis Igor?)
    • Поздно вечером вернулся Игорь. (Кто вернулся поздно вечером?)
      Malfruvespere revenis Igor. (Kiu revenis malfruvespere?)

Rekta parolo

La rekta parolo estas ĝuste reproduktita malpropra parolo, transdonita de tiu, kiu ĝin elparolis, pensis, skribis:

  • Таня помолчали и опять спросила: «Так куда же мы сегодня пойдём?»
    Tanja silentis kaj denove demandis: "Do kien ni hodiaŭ iros?"

Frazo, kiu enhavas la rektan parolon, konsistas el du partoj: malpropra parolo kaj vortoj de aŭtoro, kiuj akompanas la rektan parolon. Tiuj partoj estas ligitaj senkonjunkcie, ili kuniĝas per intontacio kaj senco.

Vortoj de aŭtoro montras:

  • al kiu apartenas rekta parolo:
    • «Ты что тут делаешь?» – спросил другой детский голос.
      "Kion vi faras ĉi-tie?" - demandis alia infana voĉo.
  • kiam la parolo estis elparolita, sub kiuj cirkonstancoj:
    • «Смотри, плачет!» – раздалось за кустами.
      "Vidu, li ploras!" - aŭdiĝis malantaŭ arbustoj.
  • kia estas parolmaniero de persono, kies parolo estas transdonita:
    • «Ему же вредно волноваться!» – скороговоркой сказала сестра.
      "Por li estas ja malutila nervozi!" - diris la fratino rapidege.

La vortoj de aŭtoro povas situi:

  • antaŭ la rekta parolo:
    • Я наклонился к нему и тихо спросил: «А ты знаешь, кто я?»
      Mi kliniĝis al li kaj mallaŭte demandis: "Ĉu vi scias, kiu mi estas?"
  • post ĝi:
    • «Здравствуй!» – я пожал протянутую мне руку.
      "Saluton!" - mi premis la etenditan manon.
  • en la mezo de la rekta parolo:
    • «Какой разговор!» – отвечаю ему. – Я должен это сделать!»
      "Kia parolo! - mi respondis al li. - Mi devas fari tion!"

Nerekta parolo

Malpropran parolon oni povas transdoni ankaŭ per simpla frazo indikante la temon de parolo, pri kio temis. La enhavo de malpropra parolo estas transdonita per konjunkcioj kaj konjunkciaj vortoj ( что (= ke) , где (= kie) , когда (= kiam) , сколько (= kiom) , почему (= kial) k.t.p.):

  • Врач посмотрел на Андрея и спросил, как он себя чувствует.
    La kuracisto ekrigardis Andreon kaj demandis, kiel li sin sentas.
  • Я сказал, что Петя сейчас на работе.
    Mi diris, ke nun Petja estas en la laborejo.
  • Витя объяснил, почему он не пришёл на репетицию.
    Vitja klarigis, kial li ne venis al la provludo.
Reen al la supro